konduki

*konduk/i (tr)

  1. (iu) Irigi iun kun si al iu loko, direktante tiun laŭ sia propra plaĉo: konduki iun al la fenestro, al la stacidomo, al la altaro (Z), al la batalo (Z); la junulo, kiu kondukis lin je la mano (X); konduki brutojn (X), ĉevalon per la kolbrido; konduki blindulon, vizitantojn (B), arestitojn (Z); en broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo (X); Jesuo estis kondukita de la Spirito en la dezerton (N); (analoge) peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando (Z); lia metio kondukis lin en la plej diversajn mediojn; (f) konduki iun sur vojo malbona (X), laŭ la vojo de saĝo (X).
    direkti, gvidi, estri.
  1. (io konkreta) Ebligi la iradon al iu loko: kanalo kondukas la akvon en la lagon (B); tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon (Z); ŝtuparo kondukis rekte en la maron (Z); pordo kondukanta el la ĉambro en la ĝardenon; la vojo kondukas al la dezerto (Z) tra arbaro (B); vojeto, kiu kondukis trans la marĉon (Z).
  1. (iu) Alvenigi per sia propra agado iun aŭ ion al nova stato: jen kien vi kondukis lin per viaj konsiloj!; konduki la landon al pereo (B), aferon al sukceso, sian laboron al feliĉa fino (Z).
  1. (io abstrakta) Ebligi al iu alvenon al nova stato: diboĉado kondukas al malsano; espero kaj pacienco kondukas al potenco (Z); tro da libero kondukas al mizero (Z); tiuj provoj kondukis al nenia rezultato (Z); la pasio kondukas al krimoj (B); teoria disputado kondukos al nenio (Z); al kio tio kondukos? (Z); mensogo malproksimen ne kondukas (Z).
  1. (iu) Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon: konduki la popolojn, la homojn; konduki armeon, ĥoron, entreprenon, firmon, la mastraĵon de la domo (Z); jen kiel oni devas konduki la aferojn (Z); li per siaj propraj rimedoj kondukis la gazeton (Z); konduki militon (Z), batalon (Z); se ni volas sisteme konduki nian aferon (Z); singarde kondukata interparolado (Z); (f) lasi sin konduki de sia koro; (f) konduki la dancojn (Z) (havi la ĉefan voĉon).
  1. = stiri.
  1. = kondukti.
  • konduka
    Rilata al kondukado: la konduka fadeno en tiu labirinto.
  • konduko
    Ago konduki kaj ties rezulto, pli speciale en kunmetaĵoj:
    1. (p): alkonduko de akvo, forkonduko de kondamnito;
    1. (evi) = kondukilo 2: akvokonduko (Z); trakonduko (Z).
  • kondukado
    Ago de tiu, kiu kutime aŭ longatempe kondukas: la Komitato okupas sin je la kondukado de ĉiuj kurantaj aferoj (Z); preni sur sin la tutan kondukadon de la Kongreso (Z); la kondukado de la milito.
  • kondukadi
    Kutime aŭ longatempe konduki: li kondukadis ilin en la dezerto dum 40 jaroj (X); li kondukadis siatempe la rubrikon 'El la mondo' (Z).
  • kondukanto
    1. Tiu, kiu kondukas veturilon: la kondukanto de la glitveturilo (Z).
    1. Tiu, kiu kondukas aferon: kondukanto de armeo (Z), de E.-klubo (Z); por tio ni ne bezonas kondukanton (Z); la amerika oficisto estas la kondukanto (Z); Dio estos nia kondukanto ĝis la morto (X); (f) kondukanto de l' interparolo kaj korespondado (G) (titolo de libro).
    1. [MUZIKO] Tono je distanco de maĵora septo de la toniko.
    1. [MUZIKO] La unua voĉo en kanono.
  • kondukilo
    1. Direktilo, stirilo.
    1. Tubo, dukto.
    1. Konduktilo.
  • *kondukiloj
    Tio, kio servas por konduki bestojn, precipe jungitajn: ili kaptis la ĉevalojn ĉe la kondukiloj (Z); staris kupra ĉaro kaj la diino de venko tenis la kondukilojn (Z); (f) tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj (Z) (estran pozicion. [VIDU] regi).
  • kondukisto
    Tiu, kiu metie kondukas veturilon.
    aŭtisto, koĉero, ŝoforo.
  • alkonduki
    1. Alvenigi: ordonu al viaj servantoj alkonduki azenojn de Libujo (X); alkonduku al mi Agagon (X); altkonduka tubo.
    1. (f) Alvenigi al io abstrakta, al nova stato: alkonduki iun al malespero (Z); la natura iro de la ideoj alkondukis lin al la penso, ke [...] (Z); oni alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco (Z); alkonduki sian laboron al feliĉa fino (Z); konfuzaĵoj, kiuj en lingvo arta estas alkondukitaj (reduktitaj) al ia unu aŭ du reguloj (Z); la tuta demando alkondukigas nur al tio, ĉu E. estos akceptita senŝanĝe (Z).
  • dekonduki
    1. Konduki el de io: la dekonduka kanalo.
    1. Konduki flanken de io: rigardu, ĉu ĉi tiu vojo ne dekondukas vin de via celo (Z).
  • elkonduki
    Konduki el io: Dio elkondukos vin el ĉi tiu lando (X); ŝi ŝtele elkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo (X).
  • enkonduki
    1. Konduki internen de io: Isaak enkondukis ŝin en la tendon (X); mi enkondukos vin en mian domon kiel fianĉinon (Z); solene enkonduki iun en oficon (
      instali 2); [KEMIO] enkonduki kloron en molekulon, karbonan dioksidon en la reakcimiksaĵon; [EKOLOGIO] enkonduki specion en novan teritorion.
    1. (f) Enigi ion novan en uzadon; uzi kaj apliki novaĵon: apartaj artaj rimedoj enkondukas grandan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj (Z); enkonduki novan modon, radikon en nia lingvo (Z); tiu ĉi sistemo postulas tro grandan pripensadon por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon kun malproksimaj popoloj (Z); enkonduka artikolo (Z); la enkonduko de novaĵo (Z); enkondukaĵo (Z).
  • enkonduko
    1. Ago enkonduki (precipe 2): venki ĉiuj barojn por la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia (Z); ŝi povus akiri profiton per enkonduko de maŝinoj en sian laborejon (Z).
    1. Prezenta parto de parolado, prelego, kurso ks, de didaktika verko, de muzika komponaĵo k.a.
  • *forkonduki
    1. Konduki ion for de io: la gargojloj forkondukis la pluvakvon for de la muroj; enmeti drenilon, por forkonduki la puson; la forkondukado de la larmoj en la larman sakon (Z).
    1. Konduki iun for de iu aŭ io: vi lin al Anglujo forkondukos (Z); oni ŝin forkondukis, neniu scias kien (Z); mia popolo estas forkondukita en malliberecon (X); la spirito min levis al la forkondukitoj (X) (
      elpatrujigi, deporti, forkapti).
  • kunkonduki
    Konduki kun si: kunkonduki sian filon (B); (f) lia iniciativo kunkondukis kelkajn maloportunaĵojn.
  • rekonduki
    Konduki al tie, de kie iu, io venis: se bovo aŭ ŝafo erarvagas, rekonduku ilin al via frato (X); mi venos returne hejmen kaj tiam mi rekondukos kun mi Kajon (Z); ŝi disigis liajn ligilojn kaj rekondukis lin al la lumo (Z); rekonduki la vaporon al la kaldrono.
  • reenkonduki
    Denove enkonduki: se mi nun reenkondukus mian Regularon neŝanĝitan [...] (Z); [EKOLOGIO] reenkonduki specion (en regionon, kie ĝi malaperis).
  • telekonduki
    Konduki (aparaton, mekanismon) de malproksime per hercaj ondoj.
  • trakonduki
    Konduki tra io kaj atingi ties ekstremon: trakonduki tra la urbo (B); li trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto (X); iliaj trakondukoj prezentus cilindron kun diametro de [...] (Z) (
    pasejo, galerio).
  • transkonduki
    Konduki transen de io: transkonduki armeon trans la maron.
  • akvokondukilo
    Tubaro, tra kiu oni irigas fluon de akvo, por provizi domon, urbon ktp.

    konduki


    Alkonduki iun al mizero.Brido (kaprimenoj, mordaĵo, kondukiloj).Disputo kondukas al malpaco.Fero bone kondukas la varmon.imputi akcidenton al la mallerteco de la kondukanto.kondukilo.kondukt'anto.konduktanco.La pasio kondukas al krimoj.La perpendikularo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj kondukitajel la sama punkto ĝis la sama rekto.Mi venis por enkonduki ne pacon sed glavon.Pordo kondukanta el la ĉambro en la ĝardenon, donanta aliron al lastrato.Teoria diskutado kondukos al nenio.
    akceli.akcidento.bremso.ĝiri.halti.joro.karamboli.kluĉi.kolizii.paneo.pasrajto.pedalo.prioritato.rapidumo.starti.stiri.ŝoforo.
    trafiko. veturi.

    Iel rilatitaj:

    akveduktx bridx enmiksiĝx inĝenierx irx librx rajtx rapidx stratx trafikx veturx vojx