historio

*histori/o

  1. Scienco pri la kronologio de la pasintaj okazaĵoj de la homaro kaj de la sociaj faktoj: geografio kaj kronologio estas la du okuloj de la historio.
    sociologio.
  1. Rakonto pri gravaj memorindaj okazaĵoj, kronologie aranĝitaj: antikva historio; la historio de la Centjara milito, de Jesuo; la historio de nia vivo (Z); ilin vi konas el via Biblia historio (Z).
    analoj, kroniko.
  1. Sufiĉe ampleksa kaj grava okazintaĵo: mi rememorigis al vi la tutan historion (Z); ĝi (la agado de la Delegacio por alpreno de helpa L.I.) estas historio, pri kiu mi ne volas paroli (Z); kion vi diros pri tia historio? (Z); vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe! (Z); tra la tuta mondo li disportos la historion! (Z).
    aventuro.
  1. Fantazia rakonto por amuzi aŭ doni moralan instruon: en la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo (Z); mi dankas vin, ke vi rakontas al la knabo historiojn (Z); la pli aĝaj jam postulas historiojn kun pli profunda enhavo (Z); li al gastoj historiojn diris belrakonte (G); sed tio ĉi estas alia historio.
    anekdoto, fabelo, novelo.
  1. Mensoga rakonto: li diros al vi cent aliajn samspecajn historiojn, kiujn li sonĝis (Z); vi havas la arogantecon rakonti al mi centon da malsaĝaj historioj! (Z).
  • historia
    1. Rilatanta historion: historia verko.
    1. Registrita de la historiistoj, efektiva: historia fakto.
    1. Tia, ke oni pri ĝi posedas skribajn dokumentojn: la historiaj tempoj.
    1. Registrinda de la historio, tre grava, decida: historia momento.
  • historieco
    Eco de io, kio estas historie vera: la historieco de Jesuo estis pridubata de kelkaj verkistoj.
  • historieto
    Mallonga historia anekdoto.
  • historiisto
    Sciencisto pri historio: Tucidido estis la plej granda helena historiisto.
    historiografo, analisto, kronikisto.
  • antaŭhistorio = prahistorio 2 kaj 3.
  • prahistorio
    1. Studo de la originoj: la prahistorio de Tero.
    1. Periodo de tempo inter la ekhomiĝo kaj la apero de skribaj dokumentoj.
    1. La responda scienco.
      paleolitiko, mezolitiko, neolitiko.
  • prahistoria
    Rilata al la prahistorio: la prahistoriaj civilizacioj, bestoj.
  • prehistorio = prahistorio 2 kaj 3.
  • protohistorio
    1. Transira periodo inter prahistorio kaj historio, kiam ekzistis nur nerektaj skribaj dokumentoj pri la koncernaj homaj socioj.
    1. La responda scienco.
  • arthistorio
    Parto de la historio, kiu studas la evoluon de la arto.
  • literaturhistorio
    Scienco, pri la esploro de la historio kaj kondiĉoj de la literaturo aŭ tra la tempo en unu lando, aŭ en pluraj landoj je la sama epoko (kompara literaturhistorio).
  • mondhistorio
    Speco de historio, kiu prezentas la disvolviĝon de la homa civilizo sur la tuta tero kaj ne en unu lando aŭ nacio aparte.
  • naturhistoriro (ark.) = natursciencoj.
  • religihistorio
    Studo pri la estiĝo kaj evoluo de la diversaj religioj.

    historio


    abasido,alkado,arkebuzo,asaro,aso,avareo,azteko,Babilonio,Babilono,Baktrio,balta,balto,baptonomo,baziliko,Bizancio, Bizantio,Bizanco,brigo,brito,bulgara,bulgaro,civito,Ĉingisido,diademo,diocezo,divano,drakŝipo,dukato,duro,efesano,Efeso,egipto,eskviro,falango,Fanaro,fanarulo,faraono,fariseo,ferganto,fibulo,fiziokratismo,fregato,galero,galiono,gasmufo,gladiatoro,Gotamo,graflando,Granda Bulgarujo,ĝermano,Ĝoĉia apanaĝo,helmo,hetajro,historia materiismo,hordo,huno,ĥano,ĥanujo,ikonismo,ikonisto,ikonrompismo,ikonrompisto,imperiumo,inkvizicio,Irako,janiĉaro,kaftano,kalifo, ĥalifo,kalifujo, ĥalifujo,kapitolo,katapulto,kipĉako,klafto,klasika,klerismo,kliento,Konstantinopolo,konsulo,kontraŭpapo,konvencio,kopta,korveto,kotorno,kratero,kroniko,kumano,kurio,kvestoro,landgrafo,Latino,legio,lugro,majuskla,maŭro,Medio,medo,Medujo,Mezopotamio,karolida skribo minuskla,minuskla,mudeharo,Muhamado,musketisto,musketo, nacio,obolo,oguzo,Ora hordo,Orienta Azio,osko,patricio,patrono,pontifiko,prabulgaro, tjurkobulgaro,prefekto,presbitero,protestantismo,pruso,Prusujo,Reformacio,renaskiĝo,renesanco,rojalismo,rojalisto,romiano,Romio,Romo,sadukeo,sakso,samnito,senato,sinedrio,Skitio,skito,Skitujo,slavona,Slavono,socio,sofisto,Sovetio,Sovetunio,stato,sumero,ŝildo,talanto,talento,tataro,Tatarujo,Latina Unio,Sovetunio,Liona unio,Florenca unio,Bresta unio,Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj,vandalo,Volga-Kama Bulgarujo,zeloto,

    prahistorio,



    Iel rilatitaj:

    Akadx Alarikx Alcibiadx Anhaltx Antinox Antioĥix Antioĥx abevilix alkadx alkazabx alkazarx antaŭ antecedentx artx biografx bulgarx epokx eventx herox klasikx konx landx librx nacix okazx okcidentx prahistorix sciencx socix