poŝo

*poŝ/o

  1. Malgranda saketo, alkudrita interne aŭ ekstere de vesto, kaj servanta por kunporti malgrandajn objektojn: en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon (Z); ili estas tiel riĉaj, ke iliaj poŝoj disŝiriĝas de la multego da oraj moneroj (Z); minaci per pugno en la poŝo (Z) (f: fanfarone); (kiel kvantesprimo) ili ŝirkolektis al si plenan poŝon da nuksoj avelaj (Z), (analoge) kanguruo kun ido en sia poŝo.
  1. (f) Monujo: multe en kapo, sed nenio en poŝo (Z); el fremda poŝo oni pagas facile (Z) ( [VIDU] ledo); sin turni al ies poŝo (Z) (peti monon).
    kaso, kesto, sako.
  1. [LUDOJ] ĉiu el la saketoj, ĉe la flankoj de angla bilardotablo, en kiujn ruliĝas la globoj.
  1. [GEOLOGIO] Subtera roka kavaĵo, plenigita de ia fremda substanco: poŝo da gaso, da akvo, da argilo.
  1. [ARMEOJ] Izolita areo, okupita de la malamiko, interne de la amika tereno: rezista poŝo.
  • *poŝa
    Sufiĉe malgranda, por esti oportune entenata en poŝo: poŝa tranĉilo (Z), vortaro (Z) (poŝvortaro).
  • elpoŝigi
    Elpreni el sia poŝo: li elpoŝigis tuj la postulatan monon.
  • enpoŝigi
    Meti en sian poŝon: li ridete enpoŝigis la trinkmonon; (f) li enpoŝigis denove fiaskon; li kapablas enigi ilin ĉiujn (superi ilin per sia talento, lerteco ks).
  • pastopoŝetoj
    [KUIRARTO] Malgrandaj farĉitaĵoj el pasto, enhavantaj manĝaĵon, kuiritaj en bolanta akvo, vaporumitaj aŭ frititaj.
    dariolo, huntuno, ravioloj.

    poŝo


    Esprimoj

    Fruigi, streĉi sian poŝhorloĝon.
    Ne serĉi vorton en la poŝo
    Rigardi la horon sur sia poŝhorloĝo.
    Ŝovi la manon en la poŝon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    brustopoŝo, elpoŝigi, enpoŝigi, faldpoŝo, flankpoŝo, najlopoŝo, pastopoŝetoj, poŝa, poŝbesto, poŝhorloĝo, poŝkajero, poŝkasedilo, poŝklapo, poŝkomputilo, poŝlampo, poŝlibro, poŝmono, poŝnumero, poŝombrelo, poŝoŝtelisto, poŝpinĉilo, poŝserpeto, poŝtelefono, poŝtranĉilo, poŝtuko, poŝviolono, sempoŝo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    surbrusta
    surkudrita
    surtuta
    ornama

    kaso
    kesto
    saketo
    mantelo
    monujo
    palto

    poŝuloj
    pelikano: granda marbirdo kun beko-poŝo (Pelecanus)
    kanguruo: Aŭstralia poŝbesto (moviĝas saltante, per grandaj fortaj malantaŭaj kruroj) (Macropus, Dendrolagus)
    poŝbestoj: mamuloj, kies idoj kreskas en haŭto-poŝo de la ino, en kiu estas la cicoj (=marsupiuloj) [kanguruo]
    kolombo: birdo kun gorĝo-poŝo, el kiu ĝi nutras siajn idojn; (kolombo rukulas: "ru-ku ru-ku") (Columba)

    poŝhorloĝo
    rezista poŝo
    vestaĵo
    vesto

    Iel rilatitaj:

    -ul bestx bisakx brustx el en faldx flankx horloĝx kajerx kalendarx kangurux kasedx kasx kestx klapx kolombx komputx kudrx lampx librx mantelx monx najlx numerx ombrelx ornamx paltx pastx pelikanx pinĉx rezistx sakx semx serpx telefonx tranĉx tukx tutx vestx violonx ŝtelx