glata

*glat/a

  1. Prezentanta nenian elstaraĵon sur sia supraĵo; tia, ke la mano tie facile glitas: glata vitro, ledo, fajenco; li elektis kvin glatajn ŝtonojn (X); Esav estas harkovrita kaj Jakob estas homo glata (X); glataj vangoj de infano; glata felo de kato; (analoge) la akvo fariĝis glata kiel spegulo (Z); blua, milda glata maro! (K).
  1. Senobstrukca, facile irebla: glata vojo (Z), aleo.
    ebena.
  1. (f) Iranta sen baro aŭ malhelpo: glata laboro, stilo; parolo; la afero iel ne estas glata (Z); lia morto estos tiel glata, ke eĉ ne estos ombro da suspekto (Z).
  1. (f) Karesa, dolĉa, lerte flata: virino, kies paroloj estas glataj (X); per sia glata buŝo la adultulino lin entiris (X).
  1. [MATEMATIKO] (pp funkcio aŭ kurbo) Posedanta sufiĉe da reguleco; plej ofte tia, ke ĉiuj derivaĵoj ekzistas kaj estas kontinuaj.
  • glate
    En glata maniero:
    1. glate kombitaj haroj (B); glate razita; glate rabotita tabulo;
    1. vivo glate ne fluas (Z); mi esperas, ke ĉio glate pasos (B); ĝi almenaŭ finiĝu por ni glate, li ne malsaniĝu (Z); vivi sate kaj glate (Z); por glate mensogi oni spriton bezonas (Z); la adaptiĝo al la novaj kondiĉoj ne plenumiĝis tute glate; li glate venkis en la konkurso ( [VIDU] relo, butero).
  • glati (ntr)
    Esti glata 2, 3.
  • glataĵo
    Loko glata, en objekto aŭ lando: la glataĵoj de osto; inter la glataĵoj de la valo estas via parto (X).
  • glateco
    Eco de io glata: la glateco de lia stilo.
  • glatigi
    Fari ion glata:
    1. glatigi lignon per rabotilo (B), ferpecon per fajlilo; glatigi al si la barbon, la harojn; la vento plugas kaj glatigas akvajn montojn (B);
    1. glatigi la vojon al iu;
    1. glatigi sian stilon; finita kaj glatigita (Z) (bone aranĝita).
  • glatiĝi
    Iĝi glata: ŝia frunto glatiĝis (Z).
    sulkiĝi.
  • glatumi (tr)
    Karese tuŝeti ion glata: glatumi hundon (G); li glatumis al si la stomakon (G); ŝi glatumis lin je l' griza barbo (G).
  • malglata
    1. Tia, ke la mano iras malfacile sur la supraĵo: malglata felo de lupo; malglata kruda lanvesto; multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon (Z).
      raspa.
    1. Malfacile irebla: malglata vojo.
    1. Malfacile iranta, fluanta: malglataj versoj; malglata konversacio.
      aspra.
  • malglataĵo
    Elstaraĵo, kiu faras la supraĵon malglata: (f) stilaj malglataĵoj.
  • neglata (Z)
    Malglata.

    glata


    Iel rilatitaj:

    aferx alezx asprx facilx folix formx glacix librx spegulx ŝtofx