dramo

dram/o

  1. [SPEKTAKLO] Teatra verko, en kiu la tragika elemento miksiĝas kun la komika: la dramoj de ŝekspiro; (f) la vivo estas dramo, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido (Z).
  1. (f) Terura okazo.
    tragedio, fatalo, katastrofo.
  • drama
    1. Miksita je tragiko k komiko.
    1. (f) Tre emociiga: drama situacio.
  • dramigi
    Doni draman karakteron: la romantikaj poetoj ofte dramigis sian vivon.
  • dramisto
    Aŭtoro de dramoj.
  • psikodramo
    [MEDICINO] Psikoterapia tekniko, en kiu grupa surscenigo de individuaj psikaj konfliktoj igas la partoprenantojn ekkonscii tiujn k, helpe de analizo, progresi al ilia solvo.

    dramx


    Iel rilatitaj:

    aktorx baladx librx okazx teatrx verkx