rimo

rim/o


[BELETRO] Samsoneco, inter du aŭ pluraj vortoj, de la akcenta vokalo kaj de ĉiuj ĝin sekvantaj sonelementoj: malriĉa rimo (kun nur unu saman sono, ekz.: li-ĝi); riĉa rimo (kun sameco de la apogkonsonanto, ekz.: amaro-homaro); aborta rimo (ĉe kiu la postakcentaj sonoj ne samas, ekz.: mordas-pordon); vira rimo (finiĝanta per akcentita silabo); ina rimo (finiĝanta per senakcenta silabo); interna rimo (inter la versfina vorto kaj alia vorto interne de la verso); alternaj rimoj (en ordo: abab); kontinuaj rimoj (en la ordo: aabb); ringaj rimoj (en la ordo: abba).
agordo, asonanco.
  • rimi (tr)
    Meti rimojn ĉe la fino de versoj: skrupule rimitaj versoj; ŝi, kiu kostis al vi tiom da bone rimitaj ĝemoj! (Z).
  • rimaĵo
    Mallonga frazaro kun rimoj.
  • rimanto
    Tiu, kiu skribas rimitajn poeziaĵojn (ofte ironie aŭ malŝate).
  • rimiĝi
    Prezenti rimon: 'ofte' kaj 'pantofle' ne rimiĝas; (f) plej facile promeso rimiĝas kun forgeso (Z).
  • rimoido
    Rimo, en kiu la postakcentaj konsonantoj similas, sed ne samas (ekz.: vorto-pordo).
  • nombradrimaĵo
    [LUDOJ] Versaĵo por elekto de serĉonto aŭ alia ludonto.
  • senrima
    Ne prezentanta rimojn: senrima poemo ( [VIDU] blanka).

    rimx


    Iel rilatitaj:

    asonancx baladx librx poetx riĉx