originalo

original/o (1)

  1. Primitiva manuskripto, kontraste kun ties kopio (j), aŭ verko kontraste kun ties imitaĵoj, tradukoj kc: mi faris la tradukon, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn tradukojn (Z); el la originalo tradukis d-ro L. L. Z. (Z); ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie (sur desegno) mizere kaj malsane (Z); redoni la ideon kaj karakteron de la originalo (Z); kompari la kopion kun la originalo de la kontrakto; (f) ne konante la originalon (la modelon), mi adoris tiun ĉi portreton.
  1. (ark.) = originalulo: teruraj originaloj: vi mortus de ridado! (Z).
  • originala
    1. Prezentanta la unuan primitivan formon de io, kontraste kun kopioj, tradukoj aŭ misformoj, kiujn oni devenigis de ĝi: tio estas nur kopio de la originala pentraĵo; la originala teksto de libro; traduki verkon el la originala lingvo; originale verkita de [...] (Z).
      aŭtentika.
    1. Tia, kia ne imitas aliajn, sed tiras siajn ideojn el sia propra menso: ju pli da sprito oni havas, des pli da originalaj homoj oni trovas; ŝi estis en ĉio originala infano, silenta kaj pensanta (Z); originala stilo.
    1. Ne simila al aliaj kaj iom stranga: kelkaj vivis kiel maljunaj fraŭloj kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn kutimojn (Z); ĉu li ĉiam skribas tiel originale kaj afekte?
    1. (evi) = origina: se la adverbo estas ne devena, sed originala [...] (Z).
  • originalaĵo
    Ago, faro originala, strangeta.
  • originaleco
    Eco de io, iu originala: ne intermiksu originalecon kun genieco.
  • originalulo
    Homo originala (ĝenerale 3): granda originalulo li estas (Z).

    originalx


    Iel rilatitaj:

    apartx arketipx aŭtentikx banalx bizarx librx personx