papero

*paper/o

  1. Substanco, fabrikata el pastigitaj ĉifonoj aŭ el diversaspecaj vegetalaj fibroj, prezentata sub formo de pli-malpli grandaj folioj kaj uzata por skribi, presi, paki k.a.: kontinua papero (longa paperbendo); sorba papero; kompakta papero (por izolado); japana, nederlanda, ĉina papero; sako el papero; higiena aŭ neceseja papero (klozetpapero); papero estas blanka (Z); konfidi ion al la papero (skribi); al la papero ne mankas tolero (Z) (sed ja al la legantoj); paperfabriko.
    kartono, maĉo.
  1. ĉiu el la folioj tiel fabrikitaj: ĉambro, tapetita per flavaj paperoj (Z); paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn (Z); li ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardis, balancante la kapon (Z). [VIDU] paperkorbo, paperpremilo, paperŝmiri, papertranĉilo.
  1. Jura, financa aŭ alispeca dokumento, skribita aŭ presita sur tia folio: skribisto simple transskribas paperojn (Z); paro da kontraktaj paperoj (Z); komercaj paperoj; papermono.
  1. (fm) Identigaj dokumentoj: montru viajn paperojn, mi petas!
  • papera
    1. Farita el papero; papera koketo, korneto.
    1. Ekzistanta nur sur papero: tiu decido restis nur papera (ne efektiviĝis).
  • paperaĉoj
    Multo da seninteresaj, senvaloraj paperoj.
  • papereto
    Malgranda folio el papero: ne ĉiu papereto estas banka bileto (Z); Urbestro, donante al li paperetojn: ĝuste ducent rubloj! (Z).
  • paperisto
    Tiu, kiu vendas paperon por skribi, presi k.a.
  • *paperujo
    1. Kvarangula ujo el ledo, plasto ks, kiun oni povas porti en poŝo, kaj en kiu oni havas sub dispono legitimilojn, vizitkartojn, paperetojn ks.
    1. Teko.
  • baritpapero
    Papero, ŝmirita per barita tavolo, kaj uzata por specialaj laboroj fotografaj aŭ presaj.
  • brilpapero
    Glacea papero.
  • desegnopapero
    Speciala papero por la krajondesegno aŭ la akvarelo.
  • filtropapero
    Porohava papero, por filtri.
  • frizpaperetoj
    Papilotoj.
  • imprespapero
    Fotografa papero.
  • incenspapero
    Papero, speciale preparita, por ke, brulante, ĝi eligu agrablan odoron.
  • karbopapero
    Papero, kovrita per kolortavolo, kaj uzata en skribmaŝino, por ricevi faksimilon, duplikaton.
  • klozetpapero
    Maldika papero, uzata en klozeto.
  • kopipapero
    1. Lumimpresebla papero, por fari pozitivon de negativo.
    1. Karbopapero.
  • monpapero
    Bileto: spesmila monpapero (Z); rulo da monpaperoj (Z).
  • monpaperujo
    Paperujo, destinita al tenado de mono: li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la plataĵon (Z); [...] elprenas el la monpaperujo (Z).
  • muŝpapero
    Papero, kovrita per toksa gluo, por altiri, surglui kaj mortigi la muŝojn.
  • paŭspapero
    Travidebla papero, por paŭsi desegnon ks.
  • sablopapero
    Papero, garnita per sablo aŭ vitropulvoro, por poluri.
  • silkopapero
    Maldikega fajna papero, uzata por envolvi delikataĵojn, ŝirmi gravurojn en libro ks.
  • stampopapero
    Paperfolio, stampita de ŝtata administracio, kaj devige uzata por iuj dokumentoj.
  • tapetpapero
    Papero, kun aŭ sen desegnoj, el diversaj koloroj, por tapeti.
  • tualetpapero
    Speco de silkopapero, uzata por forigi la ŝminkon ks.
  • valorpapero
    Papero, per kiu estas konstatita ŝuldo aŭ kredito, kaj povanta cirkuli sen spezo de metala aŭ papera mono.
    papero
    baritpapero.ĉifono.folio.karbonpapero.kopio.Kvaropige faldita papero.lakmus(a paper)o.legitimilo.monpapero.paŭs'papero.Por baloti (voĉdoni) oni metas balotilojn (plej ofte paperon) en labalotujon (en la urnon) (plej ofte : skatolo).silkopapero.tapetpapero.tualetpapero.valorpapero.vegetalo.
    borso. dokumento. elekti. kemio. legi. letero. libro. materialo. ofico. presi. skribi. studi. substanco

    Bildvortaro

    324 : Paperfabrikado (permana) I


    324-01 -6 : ĉerpado
    324-01 : ĉerpisto
    324-02 : paperkuvo
    324-03 : ĉerpokadro (ĉerpmuldilo) kun kovrokadro
    324-04 : deponkrado (senakviga krado) por ĉerpokadro
    324-05 : rakelo*, troaĵforigilo
    324-06 : spirala kirlilo
    324-07 -14 : senakvigo
    324-07 : senakvigisto
    324-08 : felto
    324-09 : stoko da foliegoj
    324-10 : senakviga premilo, ŝraŭbŝafta premilo
    324-11 : premplato
    324-12 : ŝafto
    324-13 : mantenilo
    324-14 : ŝaftopezoj
    324-15 : papersekigo en aero
    324-16 -30 : paperkontrolo
    324-16 : kontrolistino de kvalito ĉe perokula ekzamenado
    324-17 : paperfolio
    324-18 : filigrano aŭ akvomarko
    324-19 : lampo
    324-20 : foliostoko
    324-21 : pezigaj platoj
    324-22 -30 : laboratoriaj aparatoj por ekzamenado de papero kaj ties materialo
    324-22 : konusa flakono aŭ Erlenmeyer- flakono
    324-23 : miksobalono
    324-24 : mezurcilindro
    324-25 : bunseno* aŭ Bunsen-brulilo
    324-26 : tripiedo
    324-27 : laboratoria pelveto aŭ labopelveto
    324-28 : provtuba rako
    324-29 : netpeza pesilo
    324-30 : dikomezurilo

    325 : Paperfabrikado (maŝina) II

    325 : Paperfabrikado (maŝina) II


    325-01 -23 : preparo de krudmaterialoj
    325-01 -2 : krudaĵoj por produktado de primaraj fibraĵoj
    325-01 : ŝlifota ligno (fibroligno)
    325-02 : segrestaĵoj
    325-03 -11 : produktado de krudlignaĵo (lignoŝlifaĵo)
    325-03 : lignoŝlifa maŝino
    325-04 : ŝarĝoŝakto
    325-05 : trunko
    325-06 : transportĉeno
    325-07 : ŝlifoŝtono
    325-08 : fibraĵtrogo
    325-09 : klasado
    325-10 : densiga instalaĵo
    325-11 : blankiga instalaĵo
    325-12 -18 : produktado de celulozo
    325-12 : hakmaŝino
    325-13 : lignohakaĵo
    325-14 : celuloza kuirilo por ĥemia utiligo de lignohakaĵo
    325-15 : kuvo
    325-16 : cirkulado de ĥemiaĵoj
    325-17 : klasado
    325-18 : blankiga instalaĵo
    325-19 -23 : prilaboro de rubpapero
    325-19 : paperdefalaĵoj, krudmaterialo por produktado de sekundaraj fibraĵoj
    325-21 : antaŭpurigado
    325-22 : varmega disfibrado
    325-23 : senfarbigado
    325-24 -26 : krommaterialoj
    325-24 : gluoj
    325-25 : plenigaĵoj
    325-26 : farboj
    325-27 : materialpreparado
    325-28 : materialcentro por miksi krudaĵon el fibraĵoj kun krommaterialoj
    325-29 : klasada instalaĵo
    325-30 : paperiga maŝino
    325-31 : krudaĵbendigo kaj maldensigo de paperkaĉo
    325-32 : kribrilbenda sekcio
    325-33 : akvoelprema sekcio
    325-34 : sekiga sekcio
    325-35 : glupremilo
    325-36 : ŝmirinstalaĵo
    325-37 : glatigilo
    325-38 : bobenado
    325-39 : premrula bobenilo
    325-40 -48 : paperrafinado
    325-40 : ŝmirmaŝino
    325-41 : malbobenado
    325-42 : premrulo
    325-43 : rakelo* aŭ troaĵforigilo
    325-44 : bobenado
    325-45 : kalandrilo
    325-46 : malbobenado
    325-47 : hejtataj glaceigaj ruloj
    325-48 : bobenado
    325-49 -51 : partigo
    325-49 : rula tondmaŝino por partigo je transportrulaĵa grandeco
    325-50 : pakado de rulaĵoj
    325-51 : kvertonda maŝino por fari foliegojn

    Iel rilatitaj:

    afiŝx akcix alfx andonx banderolx biletx bilx borsx celulozx desegnx dokumentx elektx folix kemix kopix legx leterx librx materialx monx muŝx oficx presx sakx skribx studx substancx tranĉx