kvarto

*kvart/o

  1. [MUZIKO] Intervalo inter kvar tonoj en diatona gamo (frekvencproporcio: 4/3).
  1. [TIPOGRAFIO] Foliego, kiun oni faldas dufoje por fari ok presitajn paĝojn.
  1. [TIPOGRAFIO] Libro en kvaronfolia formato: la kvartoj de ŝekspireldonoj.
  1. [SPORTO] Unu el la du altaj pozicioj en skermado.
  1. (evi) Mezurunuo, kies valoro varias laŭ la landoj (inter 1/4 l kaj 1 l): mi prenas ĉiutage kvarton da vilaĝa lakto (Z).

kvartx


Iel rilatitaj:

librx