nigra

*nigr/a

  1. Impresanta, kiel la supraĵo de fulgotavolo, kiu plene sorbas la lumon: nigran kornikon sapo ne blankigos (Z); nigra bovino, ĉevalo, kato; liaj haroj estas nigraj kiel korvo (X); la nigra koloro estas bone alaspekta (Z) (por vestoj); karbe nigra (Z); nigra kiel inko; la nigra koloro (piko kaj trefo); nigraj sakpecoj; [FIZIKO] nigra korpo (ideala korpo, sorbanta ĉiujn ricevitajn radiojn, sendepende de iliaj ondolongoj); [ASTRONOMIO] nigra truo (kolapsinta maso tiom koncentrita, ke neniu objekto povas eskapi ĝian intensan gravitan altiron, eĉ ne lumo); [TEKNIKOJ] [SCIENCOJ] nigra skatolo.
  1. Tre malhela, kontraste al aliaj helaj samspecaj aferoj: nigra pano (
    blanka); nigra raso (
    blanka, flava); mi estas nigra, tamen beleta, ho filinoj de Jerusalem! (X); la kulto de la nigra Virgulino; nigraj nuboj, nigra ĉielo, nigra vetero; (analoge) nigraj manoj, tolaĵoj, ungoj (pro malpureco).
  1. Elvokanta nigron, kiel simbolon de malĝojeco: tio estas nigra tago en via historio; vidi ĉion nigra (pesimisme); nigra humoro; havi nigrajn ideojn (melankoliajn); kaŭzoj, kiuj donis iom nigran koloron al la stato de mia animo (Z); senkulpa kamarado de mia nigra sorto (Z); ŝajnas al mi, ke nun batas la nigra (morta) horo (Z); nigraj romanoj (kun krimoj kaj teruraĵoj).
  1. Elvokanta nigron, kiel simbolon de malico: la nigraj anĝeloj (diabloj); ke en la plej nigra stato la animo en la inferon flugu! (Z); nigra koro, krimo, sendankemo; la nigra magio; nigra meso (kulto al Satano).
  1. Elvokanta nigron, kiel simbolon de malaprobo, kondamno aŭ malpermeso: nigra listo (de suspektataj personoj, malfavorataj laboristoj aŭ komercaj firmoj ktp. [VIDU] bojkoti); la nigra laboro (ekster la leĝaj aŭ la sindikataj kondiĉoj); nigra merkato (neleĝa); nigra kaso (ne oficiale kontrolata).
  • Nigra
    [GEOGRAFIO] Nomepiteto de la interna Maro, inter Ukrainio kaj Turkio, komunikiĝanta kun Mediteraneo per la Marmora Maro (34°E, 44°N), kaj de montaro en SU Germanio.
    ŝvarcvaldo.
  • nigro
    1. Foresto de koloro.
    1. Koloro simila al nigro: nigro sur blanko pruvas sen manko (Z); la riĉaj, profundaj nigroj de Van Dyck.
    1. Pigmento nigra: fulga, gasa, karbona nigro.
    1. Unu el la du partioj ĉe damoj aŭ ŝako.
  • nigre
    Per nigro: oni presos nigre sur blanke nian tutan historion (Z); ŝi plej longe vestis sin nigre (Z) (pro funebro); ili estos kuirataj ĝis nigre (Z).
  • nigraĵo
    La nigra parto de io: la nigraĵoj de pentraĵo.
  • nigreco
    Eco de nigraĵo: (f) la nigreco de liaj intencoj.
  • nigreta
    Duone nigra: ne rigardu min, ke mi estas nigreta: la suno min brulkolorigis (X).
  • nigrigi
    1. Fari nigra: nigrigi grizajn harojn.
    1. (f) Malgajigi: la malsano nigrigis lian spiriton, vivon.
    1. (f) Malbonfamigi: kalumniante konstante, oni eĉ anĝelojn nigrigas (Z); nigrigi personojn nur pro tio, ke ili apartenas ne al via partio (Z).
  • nigriĝi
    Iĝi nigra: la koro svenas, la genuoj tremas, ĉies vizaĝoj nigriĝas (X) (de teruro); nigriĝa kurbo de fotografa plako; [KUIRARTO] nigriĝinta (aŭ nigra) butero.
  • nigrulo
    Negro.
  • nigrumi (tr)
    Kaŝi la domajn, stratajn ks lumojn, kiel defenda rimedo kontraŭ noktaj flugatakoj: nigrumi urbon, konvojon; nigrumilo.
  • eburnigro
    Pigmento, akirita per cindrigo de eburo.
  • fulgonigro, funtnigro
    [KEMIO] Karbono, demetita de fumo sur malvarma surfaco, kaj uzata por diversaj celoj, i.a. preparo de tuĉo.
  • karbonigra
    Intense nigra: karbonigraj cignoj (Z), okuloj (Z).

    nigra


    Iel rilatitaj:

    antracitx atrabilx bierx blankx blondx brunx ebonx fumaĵx grizx harx karbx librx ludx noktx panx pensx skatolx stelx