aperi

(ntr) ²
  • Subite sin montri al ies okuloj: iu nekonato aperis ĉe la pordo; en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj okuloj (Z); jam la unuaj floroj aperas en la ĝardeno; kolektiĝu la akvo en unu lokon, k aperu sekaĵo (X); dolora ruĝo aperis sur la vizaĝo de la bela Sara (Z); (speciale: montri sin sub videbla formo) la Eternulo aperis en nuba kolono (X); li aperis unue al Maria Magdalena (N); ne voku diablon, ĉar li povas aperi (Z).
  • (f) Subite sin montri al ies menso: iufoje en la kapo de iu samideano aperas la sekvanta demando (Z); tiu ideo aperis ĉe li tre frue (Z); (analoge) nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de registaro (Z).
  • Sin montri ia aŭ tia, kia oni efektive estas (male al ŝajni): aperi senkulpa (Z), pli granda (Z); aperi mensoganto (Z); miaj rimedoj de solvo aperos eble kiel tro simplaj al la leganto (Z); E. vere aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia (Z); kiel grandega malhelpo aperos la reciproka envio de la popoloj (Z); tia ŝanĝo aperas kiel tute ne akceptebla (Z).
    aspekti.
  • Esti publikigita per presado: estus utile, se mia letero aperus en ia organo (Z); mia artikolo aperu en formo de respondo al ia demando (Z); (la gazeto) aperas ĉiumonate (Z).
    eldoni.
  • Sin prezenti en difinita loko: en granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon (Z); ŝi ne aperis al la palaca festo (Z); jam la trian fojon vi aperas antaŭ ĉi tiu tribunalo!; mi aperas antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de niaj kongresoj (Z).
  • apero
  • Ago de iu, io aperanta: la unua apero de l' printempo; ekde la apero de E. Volapük estis kondamnita; la apero de la 'Lettre' estis por mi tre malagrabla surprizo (Z).
  • Rezulto de tiu ago; aperaĵo: ĉu la apero (fantomo) jam denove venis? (Z); ili ne volas prijuĝi la naskiĝantajn novajn aperojn (Z) (inventojn); en ĉiu lingvo natura sur ĉiu paŝo ni renkontas la sekvantan aperon (Z) (fenomenon).
  • aperadi
    Ripete aŭ regule aperi: pala vizaĝo, sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj (Z); la reguleco de la aperado de la numeroj estos firmigita (Z).
  • aperaĵo
    Tio, kio aperas al la okuloj aŭ al la menso: traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo (Z).
  • aperigi
  • Videbligi, evidentigi: Mi aperigos de David markoton virtan (X); ekbato de nazo aperigas sangon (X); sian tutan koleron aperigas malsaĝulo, sed saĝulo ĝin retenas (X); tio klare aperigis lian malsincerecon.
    malkaŝi, malkovri.
  • Publikigi per presado: volu aperigi mian artikolon en via gazeto.
    eldoni.
  • malaperi
  • Iĝi nevidebla; eliri el ies vidkampo: malaperis kiel vaporo (Z), kiel ŝtono en maro (Z); ĝi fine tute malaperis for de la okuloj (Z); nubetoj flugis super la valo, jen leviĝante supren k malaperante tute, kiam ili atingis la supron de l' monto (B); li (la fantomo) malaperis ĉe la koka krio (Z). [VIDU] pafi.
  • Ne plu esti ie, ne plu ekzisti: tiel malaperis tiu granda homo; ĉio semita velkos k malaperos (X); el ties domo ne malaperos malbono (X); dum ŝi sonĝis, malaperis ŝia vivo (Z); kiom multe da gazetoj jam malaperis en nia movado!
    ĉesi, morti, perei, estingiĝi.
  • malapero
    Ago de iu, io malaperanta: la malapero de la akuzito tre ĝenis la policon; nekomprenebla estas por mi la minacanta malapero de 'Lingvo Internacia' (Z).
  • malaperigi
  • Forigi el ies vidkampo: li tuj malaperigis la kompromitan leteron.
  • Neniigi.
    ekstermi, detrui.
  • reaperanto
    Fantomo de mortinto: 'La Reaperantoj' estas fama dramo de Ibsen.
    ombro, spirito.

    Altempigi sian aperon sur la scenejo.
    aperaĵo,
    apero.
    Aperas ĉiumonate.
    Aperi trian fojon antaŭ la tribunalo.
    Aperis granda strikondo.
    Baldaŭ aperos la instrukcio pri aplikado de tiu nova leĝo.
    Kiel per turno de mano, ĉio malaperis.
    La artikolo aperu en formo de respondo al.
    Malaperi kiel malbona sonĝo.
    Malaperi komplete sen lasi spurojn. Montri, aperigi koleron.
    Ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo.
    Ni ebriigu nian patron per vino kaj ni kuŝu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron (Gen.9/32).
    Numera aperturo de objektiva lenso.
    Post mia malapero renversiĝu la tero.

    Iel rilatitaj:

    detrux donx ekstermx estingx estx forestx forlasx intervenx librx montrx mortx nenio novaĵx ombrx perex presx prezentx publikx rigardx spiritx verx vidx ĉesx