kolumno

kolumn/o (8)

  1. Vertikala dividaĵo de paĝo prezentanta serion de samlongaj linioj, skribitaj aŭ presitaj unu sub alia: kolumno de gazeto, de libro; ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin (X).
  1. Vico de objektoj aŭ personoj aranĝitaj unu post aŭ sub la alia: la ataka kolono konsistis el kvin kolumnoj kaj dek linioj; vi forgesis adicii la ciferojn de la tria maldekstra kolumno; la kolumno de la unuoj, de la dekoj, de la centoj; [ANATOMIO] la vertebra kolumno (Vd vertebra 1); (ŝako) la peonoj de la reĝkolumno.
  1. [TEKSINDUSTRIO] En trikaĵo, strioj faritaj per masoj en la sama loko en ĉiu linio.

kolumnx


Iel rilatitaj:

cifoskoliozx cifozx librx