signo

*sign/o

  1. Io sensebla, kio per ia natura aŭ konvencia rilato elvokas en la menso ideon pri alia afero: Mi levos signon (alvokilon) por la popoloj malproksimaj (X); Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero (X); estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo [...] kaj ili prezentu signojn, (t.e.) tempojn, tagojn, jarojn (X); kongresoj farataj sub la signo de la verda standardo (Z); la verda stelo [...] fariĝos signo de laboro (Z); la vortoj estas la signoj de la ideoj; sakramento estas la videbla signo de spirita graco; li faris la signon de kruco (Z).
  1. Io sensebla, per kio oni povas rekoni, supozi, diveni aŭ antaŭvidi ion, kio mem ne estas senpere sensebla: malaperis nia orientiĝa signo sur la bordo, diris la maristoj (Z); eĉ signo ne restis, kie urbo estis (Z); post kelke da monatoj aŭ jaroj de ili restos nenia signo (Z); por signo de bona humoro oni ĵetadis al si reciproke ostojn (Z); ponto kiu montras signojn de malfortikeco; li etendis al li la manon en signo de paco; koran dankon por la du libroj kaj por la signo de memoro kaj amikeco, kiun vi per tio montris al mi (Z); tio estos por vi signo, ke Mi vin sendis (X); la Sinjoro mem donos al vi signon: jen junulino gravediĝis kaj ŝi naskos filon (X); perforto- signo de malforto; ĉie oni vidas signojn de malĝojo (Z); ili jam de longe donas pri si nenian signon de vivo (Z); la signoj de teruro, kiun ŝi ĵus vidis sur la vizaĝo de sia edzo (Z); tio estas bona, malbona signo (Z); en mia kolero, ili vidus nur signon de malforteco (Z); (speciale [MEDICINO] : objektiva indiko, ebliganta diagnozon kaj prognozon) signo de Babinski, de Oppenheim; febro estas signo de infektiĝo; ( [BIBLIO] : indiko de la Dia volo) Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta (X).
    atesto, indiko, pruvo, signalo, simptomo, spuro.
  1. Natura aŭ konvencia movo aŭ gesto, uzata anst. vortoj, por transdoni informon, ordonon ks: doni signojn per la lipoj (X); ŝi faris al li signon, ke li ŝin sekvu (Z); la spirito (fantomo) faras signojn (Z); faru super mi signon por bono (X); li faris al ŝi signifoplenan signon per la okuloj (Z); per signo de la mano la militestro ordonis la atakon (B).
    signalo.
  1. Konvencia, plej ofte skriba prezento, desegno, streko, bildo ks, kun difinita signifo: fari krajonan signon ĉe la paragrafo, kie oni interrompis la legadon (B); la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos (X); ĝi havas ankoraŭ signon de demando (Z) (nedecidita afero); prezenti ilin per 'g' kaj 'j' kun ia signo de ŝanĝo (Z); la muzikaj signoj (kleoj, notoj, silentoj ktp); konvenciaj signoj de mapo; interpunkciaj signoj; *signo de poŝto (ark. = poŝtmarko); askiaj signoj; videbla, nevidebla signo en datena transsendo.
    cifero, litero, marko, simbolo. [VIDU] signobildo.
  1. ĉiu el la dek du dividoj de la zodiako, nomata laŭ la konstelacioj iam situintaj en ĝi.
  • *signi (tr)
    1. Montri, estante signo: tiu ŝtonamaso signas la vojon; ili estas signitaj en la nomaro per steleto (Z); (f) tiu decido signas gravan antaŭenpaŝon de nia movado.
    1. Montri, atentigi per ia signo: traleginte la lokojn, kiujn vi signis per ruĝa krajono (Z); signi per la mano al taksio.
  • signado
    Ago de iu, io signanta: lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj (Z).
  • signaro
    1. Aro de signoj: surdmutula signaro. (
      gestolingvo); morsa signaro (per punktoj kaj strekoj); la signaro de la histerio.
    1. [KOMPUTIKO] Aro de signoj 4 identigeblaj per numeroj, ĝenerale laŭ iu normo: la signo 'ĉ' havas la koderon 265 en la signaro Unikodo; fikssignara vidigilo (kontraste al grafika).
      alfabeto, kodo, tiparo, Askio, Unikodo.
  • signeto
    Kromsigno: presi per la litero 'h' anstataŭ la signeto ' [FOTOGRAFIO] ' (Z).
  • signilo
    Objekto, kiu servas kiel signo: signiloj por desegni itineron sur la grundo; signiloj ĉe monludo.
    marko.
  • signumo
    1. [MATEMATIKO] La signo + aŭ -, indikanta, ke valoro estas pozitiva aŭ negativa.
    1. [MATEMATIKO] (pp reela nombro) La valoro + 1, se la nombro estas pozitiva, - 1, se ĝi estas negativa, kaj 0, se ĝi nulas.
  • antaŭsigno
    Signo, per kiu oni supozas aŭ divenas estontaĵon: ĉiuj tiuj antaŭsignoj plenumiĝas en tiu tago (X).
  • kromsigno
    [TIPOGRAFIO] Malgranda signo, aldonita al litero aŭ al noto, por marki ian modifon de sono: kromsigno povas esti supersigno, trasigno aŭ subsigno; kromsignitaj literoj; la E-aj kromsignoj estas nur du: la cirkumflekso kaj la hoketo; muzikaj kromsignoj dieso kaj bemolo.
    supero, subhoko, trastreko, subpunkto.
  • pliosigno
    Signo (—), uzata en matematika neegalaĵo.
  • malpliosigno
    Signo (^), uzata en matematika neegalaĵo.
  • *postsigno, postesigno
    Signo, lasita de io, kio pasis, okazis: postesigno de katastrofo (B); la infano malaperis sen postesignoj (Z); ne sen postesignoj de la antaŭa embaraso la Hispano salutis la belan virinon (Z); mi forviŝos de memoro mia [...] ĉiujn postesignojn, kiujn lasis sur ĝi la juneco (Z); la tranĉilo de la analizanto (sekcanto) trovos ja nenian postesignon de vundo aŭ de veneno (Z).
  • supersigno
    [TIPOGRAFIO] Kromsigno super litero: skribmaŝino sen aŭtentaj supersignoj; la pola alfabeto, krom diversaj literoj supersignitaj, trasignitaj kaj subsignitaj [...] (Z).
    agrafo, cirkumflekso, hoketo, korno, ringo, superpunkto, superstreko, tildo, tremao.
  • ĉusigno, demando signo
    [TIPOGRAFIO] Signo (?), uzata en la fino de frazo, por montri, ke ĝi havas demandan sencon: oni ne uzas demandosignon post la demandaj subpropozicioj, se la ĉefpropozicio mem ne estas demanda; inversa demandosigno (uzata en la kastilia lingvo komence de demanda frazo).
  • egalecosigno
    Signo (=), montranta egalecon.
  • eskapsigno
    [KOMPUTIKO] Signo, kiu indikas specialan interpreton de la tuj sekvontaj signoj.
  • fingrosigno
    Signo per la fingro: fari al iu fingrosignon de alvoko, atentigo.
  • gamsigno
    [MUZIKO] Tuto de la diesoj aŭ bemoloj komence de liniaro por indiki la tonalon.
  • integrosigno
    [MATEMATIKO] Signo (È), per kiu oni indikas la integron de funkcio super certa aro.
  • kaj-signo
    [TIPOGRAFIO] Kaj-ligaĵo (&).
  • kapsigno
    Signo per la kapo: li faris al ŝi kapsignon kaj elkondukis ŝin (Z); la birdo faris al ĝi kapsignojn (Z); fari amikajn kapsignojn (Z).
  • kapsigni (tr)
    Signi per kapmovo: la avo kapsignis en la direkto al la spegulo (Z); ŝi kapsignis al la fenestro (Z); ili kapsignis al la aliaj, ke ili ankaŭ volas danci (Z); Johano kapsignis al ili adiaŭon (Z).
  • krisigno
    [TIPOGRAFIO] Signo (!), montranta, ke frazo estu prononcata kun energia tono.
  • krucosigno
    [KRISTANISMO] Signo, proks. desegnanta krucon, kiun kristanoj faras preĝante aŭ pastroj benante: li faris super ŝi krucosignon laŭ Kristana moro (Z).
  • krucosigni (tr)
    Fari krucosignon: la popolo krucosignis sin (Z).
  • legosigno
    Rubando, strio aŭ lateto, uzata por marki paĝon en libro (ekz. por memorigi, kie oni haltis en la legado).
  • limsigno
    ŝtono aŭ alia materiala signo, montranta la limon de kampo ks.
  • mansigni (ntr)
    Fari signon per la mano: mansigni al vizitanto, ke li eniru.
  • memorsigno
    Io materiala, kio memorigas: li prenis ŝtonon kaj starigis ĝin kiel memorsignon (X) (steleon); remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj (X).
  • minussigno
    Signo (-), montranta subtrahon aŭ negativan nombron.
    haltostreko, signumo.
  • ondosigno
    [TIPOGRAFIO] Signo (‡), havanta la formon de onda linieto. SIN. ondostreko.
    tildo.
  • paĝosigno
    Legosigno.
  • paŝosigno
    Spuro.
  • piedsigno (Z)
    Signo, lasita de piedo sur la tero.
    spuro.
  • plussigno
    La signo +.
    signumo
  • premsigno
    Signo, lasita de io malmola premita sur mola substanco: kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro [...] (Z).
  • pressignaro = tiparo.
  • pruvosigno
    Signo, kiu ion pruvas: jen estas por vi la pruvosigno, ke la Eternulo plenumos tion, kion li diris (X).
  • radiksigno
    [MATEMATIKO] Signo (Ä) per kiu oni indikas la radikon de nombro.
    RIM. La eksponento de la radiko estas skribata inter la branĉoj de la V-forma parto; se tiu loko estas malplena, temas pri kvadrata (dua) radiko.
  • regosigno, stirsigno
    [KOMPUTIKO] Signo, kiu ne havas propran signobildon, uzata en datena transsendo por movi la tajpmontrilon, ŝanĝi la reĝimon, ks: grava stirsigno estas linifino.
  • ŝultrosignoj
    [ARMEOJ] Signoj de rango, portataj sur la ŝultroj.
    epoleto.
  • tajpsigno = tajpmontrilo.
  • venkosigno
    Trofeo.
  • versigno
    Kriterio.
  • voksigno
    Grupo de literoj aŭ ciferoj, uzata por karakterizi apartan stacion kaj por alvoki ĝin. [VIDU] voksignalo.

    signo


    signifi.senco.simbolo.emblemo.blazono.litero.cifero.hieroglifo, ideogramo.sigelo.stampo.spuro.noĉo.marko.brulmarko.vektoro.antaŭsigno.gesto.signalo.konvencia.morso.indiki.montri.kripta.ambigua.

    Iel rilatitaj:

    Askix absolutx adicix agrafx amforx antaŭ apostrofx asteriskx atentx aŭgurx aŭspicix bildx blazonx ciferx cirkumfleksx citx idex legx librx lingvx literx markx montrx sencx signifx skribx ŝanĝx