marĝeno

marĝen/o (1)

  1. La blanka parto de paĝo ĉirkaŭ la parto skribita aŭ presita: skribi notojn en la marĝeno de teksto; mistranĉi la marĝenojn ĉe la bindado; zorgu konservi la marĝenojn, se vi enkadrigos tiun gravuron.
  1. [GEOLOGIO] (analoge) Zono ĉirkaŭ reliefaĵo kaj pli speciale kontinento: kontinenta marĝeno (submara zono, transiĝa inter kontinento kaj la oceana fundo); neaktiva marĝeno (supre suben konsistanta el la kontinenta breto, la kontinenta deklivo, kaj la kontinenta glaciso); aktiva marĝeno (samkonsista kiel la neaktiva, sed kun fosego anst. glaciso kaj karakterizata de tertremoj kaj erupcioj). [VIDU] subŝoviĝo.
  1. (f) Kondiĉaro ĉe la limo, ĉirkaŭ kiu iu afero ĉesas esti ebla, vivipova: entrepreno troviĝanta ĉe la marĝeno de profitodono; valoro kalkulita kun erarmarĝeno de 1/100.
  1. (f) Kroma kvanto (da mono, da tempo ks) trans la necesa: gardi ian marĝenon de sekureco; marĝeno de garantio (diferenco inter la valoro de la garantiaĵo kaj la pruntita sumo).
  • marĝena
    1. Troviĝanta sur la marĝeno (j): marĝenaj notoj; (f) marĝena konscio (kiu najbaras la klaran).
    1. Troviĝanta ĉe la limo de ekzistebleco: marĝena negoco, entrepreno (kiuj ne plu kapablus funkcii, se la vendvaloro de la koncerna produkto malpliiĝus sur la merkato).
    1. [FINANCO] Aldoniĝanta fare de aldona unuo de varo aŭ servo (pp utilo kaj pri kostoj), fare de faktoro de produktado (pp produktiveco).
  • marĝenulo
    Persono, kiu vivas laŭ propra maniero, ignorante la leĝojn kaj la sociajn regulojn aŭ morojn.
  • krommarĝeno
    [TIPOGRAFIO] Kroma spaco en la komenco de linioj de teksto.
    deŝovi, alineo.

    marĝenx


    Iel rilatitaj:

    bitnikx legx librx skribx