[beletro] Fiksforma poemo, el tri strofoj k duonstrofo, kun unu sama verso ripetita fine de ĉiu el ili; la plej ofta strofo estas el ok kvarjambaj versoj kun tri rimoj (ababbcbc).
[beletro] (en germanaj literaturoj) Strofa versaĵo, rakontanta draman legendon.
[muziko] Muzikaĵo diversa laŭ la epokoj ( danc· kanzono, komponaĵoj laŭ balado 2, instrumenta muzikaĵo, moderna kanzono kun malrapida ritmo k romantika enhavo): la baladoj de ŝopeno.