komedio

komedi/o (1)

  1. [SPEKTAKLO] Teatraĵo, kiu ekscitas la ridon, prezentante komikajn personojn aŭ amuzajn eksterordinarajn cirkonstancojn: la komedioj de Aristofano, Moliero; karaktera komedio (kiu prezentas ridindajn malvirtetojn); intriga komedio (kiu prezentas amuzajn aventurojn); mora komedio (prezentanta maniojn proprajn je iu tempo aŭ lando).
    dramo, farso, revuo.
  1. (f) Aranĝo malsincera por trompi per ŝajnigo, hipokriteco: perfidulo, ludanta la komedion de lojaleco (B).
  • komedia
    1. Rilata al komedio: komedia aktoro, teatraĵo, verkisto, sceno, karaktero.
    1. Malsincera, hipokrita: oni diros, ke ni aranĝis komedian elekton (Z).
  • komedii
    1. (ntr) Ludi komedion.
    1. (tr) Hipokriti.
  • komediisto
    Aktoro komedia.
  • komediverkisto
    Aŭtoro de komedioj.

    komedix


    Iel rilatitaj:

    Aristofanx Dantx aktorx arlekenx burleskx komikx librx teatrx verkx