tipo

tip/o (1)

  1. Ideala modelo, prezentanta altagrade en si la karakterizajn ecojn de iu speco de personoj aŭ objektoj: li estas vera tipo de honestulo; la virina figuro estas la plej alta tipo de la beleco; kiel naskiĝis la ideo de lingvo arta, kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis [...] ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo [...] (Z); Otelo estas la tipo de la ĵaluzulo.
  1. Tuto de la karakterizaj trajtoj de iu grupo; ĝenerala formo, ĉirkaŭ kiu oscilas la variaĵoj: la japana tipo (B); ĉiuj aliaj bestoj, kiuj estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo (Z).
  1. [TIPOGRAFIO] Peco de metalo kun reliefa bildo de litero aŭ alia signo, uzata por presado, aŭ muldilo por fari tian pecon: ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn (Z).
    cicero, frakturo, gotika, petito. [VIDU] tipfandisto, areo 4.
  1. [TIPOGRAFIO] [KOMPUTIKO] Datenoj, kiuj difinas la grafikan aspekton de litero aŭ alia signo, ĝenerale per bitbildo, matematikaj formuloj, aŭ komputila programeto.
  1. [TEKNIKOJ] Modelo, aparte klasifikita, laŭ kiu estas fabrikata serio da similaĵoj: unu nova tipo de aŭtomobilo; tipo de lokomotivo, de aviadilo.
    prototipo.
  1. [BIOLOGIO] Elemento de klasifikita grupo de vivuloj, al kiu daŭre estas ligita la scienca nomo de tiu grupo, senrigarde ĉu tiu nomo estas legitima aŭ ne; la tipo de la nomo de ordo aŭ subordo estas familio, tiu de la nomo de familio, subfamilio, tribo aŭ subtribo estas genro, tiu de genra nomo estas specio, tiu de nomo de specio aŭ de pli suba taksono ordinare estas specimeno.

RIM. 'Tipo'en tiu ĉi nomenklatura senco ne estas nepre la plej 'tipa', reprezenta elemento de grupo, sed simple tiu elemento, al kiu la nomo de la grupo estas daŭre fiksita.
  • tipa
    Koncernanta tipon aŭ konforma al iu tipo.
  • tiparo
    [TIPOGRAFIO] [KOMPUTIKO] Aro de tipoj, ĝenerale la literoj de iu alfabeto plus ciferoj kaj aliaj signoj, ĝenerale indeksitaj per la nomoj aŭ la koderoj de la signoj: proporcia, egallarĝa tiparo; ekrana, presila tiparo; elekti alian tiparon por la piednotoj; varigranda tiparo.
    fasono, familio, grado, kontrasto, pezo.
  • tipigi
    Prezenti la tipon de iu klaso, grupo ktp: li tipigas la komuniston; tio tipigas la sintenon de la lingvistoj antaŭ E.
    simboli, personigi.
  • tipografo (7)
    Specialisto en tipio 1.
  • tipografio (1)
    1. Arto de presado per premado sur reliefajn tipojn aŭ alispecajn reliefigitajn blokojn.
    1. Aspekto de presitaĵo: libro de eleganta tipografio.
    1. (ark.) = tipografiejo.
  • tipografia
    Rilata al la tipografio: tipografiaj eraroj; tipografiaj signoj (aliaj ol la literoj).
    apostrofo, asterisko, citilo, dividstreko, krampo.
  • tipografiejo
    Parto de presejo en kiu oni tipografie kompostas k/aŭ presas.
  • tipometro
    Rektilo kun skalo, por mezuri la punktojn (t.e. la grandojn) de la tipoj.
  • tipologio
    [SCIENCOJ] Esplorado, kies celo estas la klasifiko de studataj objektoj per antaŭdifinitaj kriterioj.
  • laŭtipa
    Normigita.
  • pratipo
    1. [FILOZOFIO] Ideala, intelekta modelo, sur kiu estis kopiita ĉiu videbla objekto aŭ estaĵo: la pratipoj de la Platona filozofio.
    1. La originalo, kontraste kun la kopioj, imitaĵoj, pli malfruaj specimenoj, aŭ plibonigitaj formoj.
    1. [SCIENCOJ] Ununura normo (pp mezurunuoj): la pratipo de la kilogramo kuŝas en Sèvres, apud Parizo.
      etalono.
  • galvanotipo
    [TIPOGRAFIO] Preskliŝo, ricevita per galvanoplastiko.
  • normotipo = prototipo 2.
  • prestipo = tipo 3, 4.
  • serotipo
    [BIOLOGIO] Genotipo distingebla per aglutino aŭ neaglutino de ĉeloj aŭ molekuloj fare de sera antikorpo.

    tipo


    Iel rilatitaj:

    -ac alunx arketipx bildx bodonix formx idealx librx personx