varianto

variant/o (2)

Io diferenca per la formo, ne per la enhavo aŭ esenco, i.a.:
  1. [BELETRO] Iomete diferenca teksto, liverita de alia manuskripto aŭ eldono: kolekti la variantojn de poemo en kritikan aparaton.
    redakcio, versio.
  1. [LINGVOSCIENCO] ĉiu el la diversaj formoj de la sama lingva unuo: libera, kondiĉita varianto.
  1. [ARKITEKTURO] Diferenca formo de iu tipa konstruo.
  1. [LUDOJ] En iu donita punkto de ŝaka partio, ĉiu el la eblaj movoj, per kiuj oni atingas unu saman rezulton.

variantx


Iel rilatitaj:

librx