evangelio
evangeli/o
- [KRISTANISMO] ĉiu el la antikvjaj rakontoj pri la vivo, agoj k instruoj de Jesuo; estas kvar kanonaj evangelioj k kelkaj aliaj apokrifaj: la evangelio laŭ Mateo, laŭ Marko, laŭ Luko, laŭ Johano.
sinoptika. [VIDU] evangelilibro.
- [KRISTANISMO] La tie transdonitaj instruoj de Jesuo: mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio (N).
- [KRISTANISMO] (f) Instruo pri iu doktrino, prezentata kiel nediskutebla vero.
evangelia - Entenata en la evangelioj: tio estas evangelia vorto (Z).
- Konforma al la evangelio de Jesuo: evangelia moralo; (f) evangelia tono, rigardo.
- Protestanta: evangelia preĝejo.
evangeliisto - Aŭtoro de evangelio: mi povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj! (Z).
- Predikanto de la Jesua evangelio: faru la laboron de evangeliisto.
evangelix
Iel rilatitaj:
apokrifx
apostolx
librx
preĝx