Galvano

Galvan/o

Itala kuracisto (L. Galvani, 1737-1798).
  • galvano
    [ELEKTRO] Efiko de kontinua kurento: galvanokaŭtero, galvanoplastiko, galvanotipo.
  • galvana (Z)
    Rilata al galvano: [MEDICINO] galvana kurento (uzata en elektroterapio; ark.: = voltaa).
  • galvanaĵo
    Galvana kliŝo, reproduktita reliefe per galvanoplastiko.
  • galvanismo
    Fenomeno, rezultanta el la efiko de kontinua kurento sur organismon.
    elektroterapio.
  • galvanizi (tr)
    1. [TEKNIKOJ] Surkovri ion per maldika tavolo da metalo helpe de elektroliza kontinua kurento: oni ordinare galvanizas metalajn surfacojn per zinka tavolo, tiel ŝirmante ilin kontraŭ rustiĝo.
      zinki.
    1. [MEDICINO] Terapie submeti al kontinua kurento.
      elektri, faradizi.
  • galvanizado
    Procedo, per kiu oni galvanizas: galvanado de kuleroj, forkoj, aŭtomobilaj pecoj.
  • galvanometro (Z)
    [ELEKTRO] Aparato por mezuri la intenson de malforta kurento kaj montri ties direkton per devio de magneta montrilo.
  • galvanoskopo
    [ELEKTRO] Instrumento por detekti la ĉeeston kaj direkton de kurento: galvanoskopo estas malpli preciza ol galvanometro kaj nun malmulte uzata.

    Iel rilatitaj:

    elektrx librx