ĉapelo

*ĉapel/o

  1. Kap· vestaĵo el pli-malpli malmola materialo, kun ĉirkaŭrando: silka cilindra ĉapelo; trikorna kardinala ĉapelo; felta, pajla ĉapelo; anstataŭ la ĉapelo li volas meti sur la kapon kartonan ĉapelujon (Z); demeti la ĉapelon antaŭ iu (signo de respekto aŭ saluto); for la ĉapelon!; veni al iu kun la ĉapelo en la mano (servutece).
  1. [BOTANIKO] La supra, ĝenerale pli-malpli ĉapelforma, sporoproduktanta parto de la bazidiujo de multaj fungoj, ekz. ĉampinjono, tubfungoj.
    piedo, stipo, lameno.
  1. [LINGVOSCIENCO] [TIPOGRAFIO] Cirkumflekso.
  • ĉapelejo
    Vendejo de ĉapeloj.
  • ĉapelisto
    Vendisto de viraj ĉapeloj.
  • ĉapelistino
    Vendistino, k ofte faristino de virinaj ĉapeloj.
  • ĉapelita
    1. Portanta ĉapelon: ŝi estis lastmode, sed komike ĉapelita.
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp litero) Havanta cirkumflekson: E. havas kvin ĉapelitajn literojn.
      supersigno.
  • bulĉapelo
    Felta rigida ĉapelo, kun ronda konveksa formo.
  • klakĉapelo
    Alta cilindra ĉapelo, kiun oni povis platigi helpe de interna risorto, k tiel oportune porti sub la brako.

    Bildvorta&ro


    42-01 : ilaro de ĉapelisto
    42-02 : formŝtipo
    42-03 : kloŝformo; formilo
    42-04 : galanterio; ornamaĵoj
    42-05 : virinaj ĉapoj kaj ĉapeloj
    42-06 : somera larĝranda ĉapelo; tropikoĉapelo; sunĉapelo
    42-07 : mohajra ĉapelo kun birdoplumoj
    42-08 : modelĉapelo kun ornamaĵoj
    42-09 : balonĉapelo kun viziero
    42-10 : meĉlana ĉapo
    42-11 : trikita ĉapo
    42-12 : mohajra kufo
    42-13 : bulpufĉapelo
    42-14 : granda sinjoreca ĉapelo
    42-15 : sinjoreca ĉapelo el sisalo kun repsbendo
    42-16 : mola feltĉapelo
    42-17 : japaneca panamoĉapelo
    42-18 : lutreolpelta vizierĉapo
    42-19 : lutreolpelta ĉapelo
    42-20 : vulpopelta ĉapo kun leda supraĵo
    42-21 : lutreolpelta ĉapo
    42-22 : florenca ĉapelo, larĝranda pajla ĉapelo
    42-23 : boleroĉapelo
    42-24 : vaska ĉapo; bereto; eŭska ĉapo
    42-25 : matrozoĉapelo
    42-26 : reversa ĉapelo; ĉapelo kun reverso
    42-27 : duonĉapelo; ĉapelĉapo
    42-28 : kaptuko
    42-29 : ĉapeloj kaj ĉapoj por viroj
    42-30 : felta ĉapo en urba stilo
    42-31 : dufloĉapelo
    42-32 : ĉasista ĉapelo kun kvasto
    42-33 : sporta kaskedo; korduroja ĉapo
    42-34 : lana ĉapo
    42-35 : bereto; vaska ĉapo
    42-36 : bulĉapelo; melonĉapelo
    42-37 : velŝipista kaskedo
    42-38 : ŝtormoĉapelo
    42-39 : vulpopelta ĉapo kun orelŝirmiloj
    42-40 : leda ĉapo kun peltaj orelŝirmiloj
    42-41 : ondatrofela ĉapo
    42-42 : astrakana ĉapo
    42-43 : cilindra ĉapelo el silka tafto; klakĉapelo (se kunfaldebla)
    42-44 : somera ŝtofa ĉapelo kun poŝeto
    42-45 : pajla ĉapelo
    42-46 : laborĉapo (por kamplaboristoj, forstistoj, metiistoj)
    42-47 : vojaĝoĉapelo el pajlo
    42-48 : bazopilka ĉapo; basbala ĉapo
    42-49 : safara* ĉapelo
    42-50 : biciklista ŝirmokasko
    42-51 : bulkvasta ĉapo
    42-52 : larĝranda ĉapelo; artista ĉapelo; gaŭĉera ĉapelo; kalabria ĉapelo; kanada rajdista policoĉapelo
    42-53 : kvastoĉapo; muelista ĉapo; skiĉapo

    Iel rilatitaj:

    astrakanx cirkumfleksx kapx kovrx librx plumx silkx vestx ĉapx ŝtofx