indico

indic/o


I- Konstatebla signo, kiu probabligas ion: tiu ruĝa koloro de la grundo estas indico pri fereco; indicoj de kulpeco.
spuro, indikaĵo.
  • II- [SCIENCOJ] Cifero aŭ nombro, montranta diversajn rilatojn aŭ proporciojn:
    1. [MATEMATIKO] [TIPOGRAFIO] Simbolo, akompananta kaj karakterizanta alian kaj lokita apud tiu ĉi, kutime dekstre kaj malsupre.
    1. [MATEMATIKO] Entjero, asociita al certaj bildigoj kaj stabila dum perturboj aŭ transformoj.
    1. [FIZIKO] Vorto, uzata por karakterizi la logaritmon de la proporcio de du grandoj de sama dimensio.
    1. [KEMIO] Nombro, kiu karakterizas substancon laŭ ĝia kemia aŭ fizika eco kaj kiun oni metas apud ĝi en krampoj: jodindico (kvanto de jodo, kiu reakcias kun la duoblaj ligoj en provkvanto de nesaturita hidrokarbono); sapiga indico (kvanto de alkalo-necesa por hidrolizi (sapigi) provkvanton de graso).
    1. [KOMPUTIKO] Nombro, indikanta la pozicion de dateno en vico aŭ tabelo.
  • antropologia indico
    Centoblo de la kvociento inter du dimensioj de la homa korpo, difinitaj laŭ la antropometriaj metodoj.
  • atenua indico, indico de atenuo
    [FIZIKO] La logaritmo de la kvociento de la enira energio per la elira energio de konduktaparato por la tuta longo; simbolo: a.
  • bibilografia indico
    En decimala klasifiko, ciferaro atribuita al libro laŭ ties temo.
  • cefala indico
    [ANATOMIO] Centoblo de la kvociento de la longo de kranio al ties larĝo.
    larĝkraniulo, longkraniulo, mezkraniulo.
  • faza indico
    [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Grando, esprimanta en logaritma formo la defaziĝon de la vektoro de la transsendata energio de konduktaparato por la tuta longo; simbolo: b.
  • modulada indico, indico de modulado = grado de modulado.
  • propaga indico, indico de propago
    [FIZIKO] Kompleksa grando de la atenua kaj faza indicoj de konduktaparato por la tuta longo; simbolo: g (g = a + jb).
  • refrakta indico
    [FIZIKO] Kvociento de la rapido de la lumo en la vakuo al la rapido en la trairata substanco.
  • vivkosta indico
    Prezindico, kiu montras la mezajn ŝanĝojn en la vivkostoj de mezranga familio.
  • prezindico
    Rilato inter kvantoj kaj prezoj, por montri ties evoluon.
  • ventindico
    Nombro, indikanta la relativan rapidon de la vento.
    anemometro.
  • indica
    Rilata al indico; indica metodo.
  • indici (tr)
    Provizi per indico: indicita kontrakto de vendado, luado ks.

    indicx


    Iel rilatitaj:

    kostx librx pagx vicx