prozo

proz/o (1)


Ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro: filozofii iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj elsaltas (Z); poemoj en prozo (ne observante la versformon, sed verkita en poezia tono).
  • proza
    1. Rilata al prozo: proza verkisto; proza stilo (B).
    1. Ne prezentanta poeziecon, noblecon, idealajn trajtojn: kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti (Z); laborenspezo, kia proza vorto! (Z); havi prozajn gustojn.
      banala, plata, triviala.
  • prozaĵo
    Peco verkita en prozo.
  • prozisto
    Verkisto en prozo: arta prozisto.

    prozo


    aforismo. antologio. fabelo. felietono. jurnalo, taglibro. legendo. maksimo. metriko. novelo. pamfleto. proverbo. proza. prozodio. romano. senteneo.
    aŭtoro. instrui. libro. lingvistiko. poemo. prozo.

    Iel rilatitaj:

    Bokaĉx apologx aŭtorx instrux librx lingvistikx pezix poemx poetx poezix prozx retorikx