meso

*mes/o

  1. [KRISTANISMO] Diservo katolika, konsistanta el la liturgio de la Vorto kaj el la eŭkaristia liturgio: fari (Z), kanti (Z) meson; alta, mallaŭta meso; mesvazoj, mesvesto; matenmeso, vespermeso; nigra meso (servokulto al Satano, imitanta la mesajn ritojn). [VIDU] messervanto.
  1. [KRISTANISMO] [MUZIKO] Muzikaĵo, komponita por diversaj partoj de meso 1.
  • mesa
    Rilata al meso.
  • meso/
    [ANATOMIO] Prefikso , uzata por nomi la partojn de peritonea refaldo, kiu ligas abdomenan organon (segmenton de la digestotubo aŭ de la inseksa organaro) al la abdomena parieto: mesoentero, mesoapendico, mesokojlo, mesogastro, mesosalpingo, mesoovario.
    epiploo. [VIDU] mezo 3.
  • mesoo
    Tiu peritonea refaldo.
  • mesoentero
    mesoo, liganta la abdomenan parieton al la maldika intesto. SIN. mesentero.

    meso

    Bildvortaro


    148-31 -62 : meso en katolika preĝejo
    148-31 : altarŝtupoj
    148-32 : altarejo; sanktejo
    148-33 : altaro; ĉefaltaro
    148-34 : altarkandeloj
    148-35 : krucifikso
    148-36 : altartuko
    148-37 : ambono; ĥorpupitro; legopupitro
    148-38 : meslibro; misalo
    148-39 : sacerdoto; celebranto; pastro
    148-40 : akolito; mesoservanto; mesknabo
    148-41 : pastraj sidiloj; ĥorseĝoj
    148-42 : tabernaklo
    148-43 : steleo
    148-44 : paska kandelo
    148-45 : paska kandelingo
    148-46 : sakristia sonorilo
    148-47 : procesia kruco
    148-48 : altarornamaĵoj
    148-49 : eŭkaristia lucerno
    148-50 : altarbildo
    148-51 : statuo de la Dipatrino
    148-52 : oferkandela tablo
    148-53 : oferkandeloj
    148-54 : krucvojo; kalvaria vojo (krucvojaj stacioj, kalvariaj stacioj)
    148-55 : almozkesto
    148-56 : broŝurstablo
    148-57 : broŝuroj; libretoj
    148-58 : sakristiano; pedelo
    148-59 : almozsaketo; almozburso
    148-60 : almozo
    148-61 : kredanto ĉe preĝado


    150-44 : mesilaro; mesgarnituro
    150-45 : akvokruĉeto
    150-46 : vinkruĉeto
    150-47 : sanktakvujo
    150-48 : ciborio; hostivazo; hostiujo
    150-49 : kaliko
    150-50 : aspergilo
    150-51 : hostiujo; hostiskatolo
    150-52 : altarsonorileto; altartintilo
    150-53 : hostikaliko
    150-54 : pateno


    Iel rilatitaj:

    akolitx buretx librx preĝx