kovri

*kovr/i (tr)

  1. (iu) Garni objekton per io, kion oni metas aŭ etendas sur ĝin laŭ ĝia tuta surfaco: kovri horloĝon per kloŝo, kaserolon per fermoplato, poton per tuko; kovri la kapon per puntaĵo, siajn ŝultrojn per mantelo; se iu elfosos kavon kaj ne kovros ĝin [...] (X); mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj (X); kovri domon per tegoloj; korto kovrita per ŝtona planko (B).
    tapeti, tegi, vesti, envolvi.
  1. (io) Etendiĝi sur la tuta surfaco de objekto: nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn (Z); la tablon kovris la diverskolore brodita silka tablotuko (Z); nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon (X); pargeto kovrita de ŝvelmola tapiŝo (Z); la stratojn kovris dika tavolo da neĝo (Z); staris la viroj, kun la plate kovritaj kapoj (Z); peco da pano kovrita de tavoleto da butero (Z).
  1. (iu) Dismeti, disĵeti ion sur ion, laŭ pli-malpli granda kvanto: kovri iun per koto, kadavron per polvo; ŝi kovris sin per juveloj; kovri paperon per desegnaĵoj, murojn per pentraĵoj, per surskriboj; kovri iun per kisoj (Z), (f) kovri sin, sian nomon per gloro (Z), per malhonoro (Z); kovri iun per moko (Z).
  1. (io) Esti dismetita, disĵetita sur io, laŭ pli-malpli granda kvanto: la printempaj floroj kovris la tombon; la akridoj kovros la supraĵon de la tero (X); la armeo kovris la spacon de multe da mejloj (Z); la tablon kovris pecoj da ŝtofo, libroj, pladoj; bona ŝafo, abunde kovrita de lano (Z); tero kovrita de plej riĉaj kreskaĵoj (B); la muroj estis kovritaj de grandaj makuloj de malsekeco (Z); fingroj kovritaj de kaloj (B); (f) esprimo de mortiga ofendo kovris sian vizaĝon (Z); paleco (Z), ruĝo (Z) kovris ŝian frunton (Z).
  1. (iu) Kaŝi per io kovranta: ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj (Z); ŝi kovris al si per la manoj la orelojn (Z); kovru al vi la okulojn per via manplato (Z); (f) kovri la buŝon de sia konscienco (Z) (silentigi); ŝi penis kovri sian eksciton (Z); kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon (X); amo kovras ĉiujn pekojn (Z); kovri malsaĝaĵon per sprita enmiksiĝo (Z); kial do vi vin ne kovris (ŝirmis) saĝe per rajtoj de pastrino? (Z).
    vuali.
  1. (io) Kaŝi, etendiĝante sur io: pezaj nuboj kovris la ĉielon; la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj (Z); masko kovras vizaĝon; ĉambro kovrita de krepusko (Z); (f) miajn okulojn kovris la maltrankvilo pri la edzino (B); nebuloj kovras la rigardon (Z).
  1. Malaperigi per kompenso: kovri la deficiton (Z); bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras (Z); tio ne sufiĉos por kovri la kostojn; ni devas nin demandi, ĉu la utilo de la ŝanĝo kovros la malutilon (Z); la malgrandaj disputoj, kiuj tiam eble ankoraŭ restos, estos kovritaj per la grava forto materiala, kiun la Ligo alportos (Z).
  • kovro
    1. Ago kovri: li ne povas revi pri la kovro de la faritaj ŝuldoj (Z); kovroperaco. [VIDU] kovropovo.
    1. Kovraĵo aŭ kovrilo: la vesto estis lia sola kovro (Z); ŝi havis nenian alian kovron sur si krom siaj haroj (Z); li faris kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj (X); libroj kun diverskoloraj kovroj (Z); la nebulo kiel blanka tola kovro (Z); la arbo kuŝis sur la neĝa kovro ĉe la bordo (Z); la tera kovro (super la ĉerko) delikate forŝoviĝis (Z); (f) la dioj prenu la manian kovron for de okulo lia! (Z); la abismo ne havas kovron (X); sub la kovro de amikeco li nur kalumniis.
  • kovrado
    Agado de tiu, kiu kovras.
  • kovraĵo
    Substanco, materialo, kiu tavole kovras: kovraĵo el pajlo, el tegoloj, mortero; kovraĵo el plumbo (tuboforma tavolo el plumbo, servanta por ŝirmi kontraŭ malsekeco paperizolitan kablon).
  • kovriĝi
    Iĝi kovrita: de tiu tempo la remparoj kovriĝis per abunda herbo (Z); la tero tute kovriĝis per nebulo (Z); Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo; la pupilo kovriĝis per vitreca vualo (Z); (f) kovriĝi per ridindeco, per honto (Z); la blanka vizaĝo tiam kovriĝadis per flamkolora ruĝo (Z); kovriĝu la kulpo (X).
  • *kovrilo
    I- Objekto uzata por kovri, i.a.:
    1. Fermoplato: oni albatis la kovrilon (de la ĉerko) (Z); vi povas malfermi la keston, sed vi devas teni la kovrilon en la mano (Z).
    1. Fenestrumo: kovrilo de fenestro (Z).
    1. Litkovro: etendu la piedojn, kiom via kovrilo permesas (Z); lanuga kovrilo; (en ŝeolo) vermoj estos via kovrilo (X); (f) peza neĝa kovrilo kuŝis sur la verdaj kampoj (Z). [VIDU] kovrilsako.
    1. Tiu ekstera parto de libro, kiu konsistas el folio de papero aŭ kartono (broŝuro) aŭ el du kartonaj plataĵoj, tegitaj per papero, tolo aŭ ledo (bindaĵo), kaj kiu estas surgluita sur la dorso de la kunkudritaj kajeroj.
      jaketo 2.
  • II- ĉio abstrakta, kio:
    1. ŝirmas: mi neniam kovrilon faris el la pastra rajto (Z);
    1. bare malhelpas: defaligi la kovrilon de la okuloj (Z).
  • kovrita
    1. (pp tablo) Prezentanta preparitan manĝon: tie estis kovrita granda tablo kaj sur ĝi staris vino kaj rostaĵo (Z); ĉi tie malsatanto trovis kovritan tablon (Z); tablo kovrita faras amikojn (Z); vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita (Z).
    1. (f) Ne rekte, ne klare esprimita: paroli per vortoj kovritaj (Z); ĵeti kovritajn rigardojn.
  • kovrumo
    Leda aŭ tola faldebla tegmenteto de kaleŝo, aŭtomobilo ks (kapuĉo 2).
  • ĉirkaŭkovri
    Envolve kovri: nur blanka tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ĝian gracian korpon (Z); la kaptitan fiŝon ili tuj ĉirkaŭkovras per malseka argilo (Z); reĝo, kiu kuŝas en mumia ĉirkaŭkovro (Z); tiam (magie) defalis la rana ĉirkaŭkovro (Z) (de la reĝidino).
  • *malkovri
    1. Lasi videbla ion, de kiu oni deprenas la kovron: malkovri la kapon (B) (por saluti); malkovru vian kruron (X); la nudecon de sia fratino li malkovris (X); ŝi malkovris la piedparton de la kuŝejo (X); malkovri pladon, poton; la malalta maro malkovris la rifojn; se vi [...] al lia persistado malkovros la trezoron vian ĉastan (Z); via nudeco estas malkovrita [...] al viaj amistoj (X).
      malkaŝi.
    1. Esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan: malkovri trezoron, oleofonton, orminejon, manuskripton, novan planedon, dezertan insulon; malkovri fizikan leĝon, la kaŭzon de malsano; Kolumbo [...] volis malkovri novan mondon (Z).
      eltrovi.
    1. Fine ekscii kaj diskonigi tion, kion aliaj volis teni kaŝita: niaj observ-aviadiloj malkovris la bazon de ĵetado de la raketoj; penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro [...] (Z); vi al li malkovru la tutan veran staton, ke mi estas freneza [...] nur ŝajne (Z); malkovri konspiron, ies sekreton (Z); li malkovros viajn pekojn (X).
    1. Konfidence konigi al iu tion, kion oni tenis sekreta: malkovri antaŭ iu sian koron (Z); la koron mian mi al vi malkovris (Z); malkovri al iu siajn intencojn; se Dio sin malkovrus al la homo [...] .
      riveli.
  • malkovro
    Ago malkovri: la solena malkovro de la statuo (Z); [LUDOJ] ŝako per malkovro; kia feliĉo, se oni povas veturi, por fari malkovrojn! (Z).
  • malkovraĵo
    1. Io, kion oni kovris.
    1. Loko de korpo, konstruo, grundo k.a., kiu ne estas kovrita.
  • malkovriĝi
    Iĝi malkovrita: malkovriĝis la kuŝujoj de la maro (X); tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj (X); al li malkovriĝis ankoraŭ pli multe el la kribo (Z); la plano de l' junulo malkovriĝas (Z).
  • malkovrita
    1. Ne havanta kovraĵon aŭ kovrilon: malkovrita poto, kapo; sub malkovrita ĉielo (Z) (eksterdome).
    1. Ne kaŝanta siajn sentojn aŭ pensojn: lia maniero de agado [...] inklinigis lin esti malkovrita kaj parolema (Z).
  • plejkovri
    [BOTANIKO] (pp sp. aŭ grupo de sp-oj) Kovri la plej grandan areon de loko, kompare kun la aliaj sp-oj.
    domini.
  • senkovra
    Tia, ke oni ĝin ne kovris: senkovra korto, naĝejo.
  • superkovrilo
    Litkovrilo, ofte dekoracia, por kovri liton, kiam oni ne dormas en ĝi.
  • buŝkovrilo
    Leda ujo, per kiu oni kovras la buŝon de kanono dum nepafado.
  • domkovristo (Z)
    Metiisto, kiu kovras la tegmentojn per tegoloj, ardezoj ks.
  • fenestrokovrilo (Z)
    Kovrumo, ŝutro.
  • ĵetkovri
    ĵetante, kovri: tekniko, kiu laŭvole ĵetkovris (la paperon) per strioj da lumo kaj ombro (Z); tablo, kiu estis ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj [...] (Z).
  • klinkovri
    [ARKITEKTURO] [ŜIPOJ] Tabulkovri tiel, ke ĉiu tabulo klinite surkovras parton de la suba tabulo.
    imbriki.
  • librokovrilo
    Papera aŭ plasta kovrilo, kiun oni surmetas al libroj, por ilin ŝirmi.
  • litkovrilo
    Lana, kotona aŭ aliŝtofa teksaĵo, kiun oni metas sur la littukojn, por konservi la varmon: mi envolvis lin en lanajn litkovrilojn (Z); liteto kovrita de brodita litkovrilo (Z); feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj (Z).
  • nubkovraĵo
    Unuforma nubtavolo, etendiĝanta pli-malpli komplete sur la ĉielo.
  • herbokovro
    Herbaro.
  • ŝutkovri
    ŝutante, kovri: ĉion ŝutkovranta hajlego (Z); la tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevintaĵoj kaj ŝutkovrita per sablo (Z).
  • tabulkovri
    1. Kovri per tabuloj la plankon de loĝejo.
    1. [ŜIPOJ] Tegi la eksteron de boato, ŝipo ks per lignaj tabuloj.
  • volbokovraĵo
    [ARKITEKTURO] Likimuna tavoleto (dika 2-4 cm) da asfalto aŭ da cement-mortero etendita sur volbo, por bari la penetron de akvo.
  • volvekovri
    Volviĝante kovri: tiuj vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj (Z).


    ĉenkovrilo. Fenestrovitroj kovritaj de rosumo. lit'kovrilo. mal'kovri. Malkovri antaŭ, al iu sian koron. Malkovri, anonci deficiton. Malkovri, riveli siajn intencojn. Malkovro de nova fakto senkulpigas lin. Neĝo kovras teron. Nuboj kovras la ĉielon ; pendas supre, en aero ; vagas sur la ĉielo. Ondoj kovritaj de blanka ŝaŭmo. Sub libera, malkovrita ĉielo. Ŝako per malkovro. Vindi, kovri al si la okulojn (por ne vidi). Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita, kiel kuko en butero.
    ĉirkaŭigi. felo. fermoplato. garni. haŭto. karapoco. kaŝi. kiraso. konko. koverto. lanugkusenego. membrano. obturi. operkulo. plejdo. pneŭbendo. protekti. skvamo. surmeti. ŝelo. ŝirmi. ŝirmkurteno. ŝirmtolaĵo. tegi. tegmento. tegumento. vertoĉapo. vesti. vuali.
    ĉapelo. fermi. kaŝi.

    Iel rilatitaj:

    -ing apertx aŭtomobilx biciklx bindx butx dormx fenestrx fermx forgesx fruktx haŭtx kaŝx kovertx librx litx manĝilarx montrx potx protektx sakx tabulx tegmentx tendx trovx tukx vestx ĉabrakx ĉapelx ĝardenx ŝlosx