enui

*enu/i (ntr)

Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco: mi enuis la tutan tagon, atendante vin; kun tia rakontisto oni eĉ ne unu minuton enuas; ĉu vi neniam enuas en tiu soleca vivado?; la vera mondumo estas tiu, en kiu oni enuadas; (tr) (evi): mi enuas ilin (JB) (je, pri ili).
oscedi.
  • enuo
    Malagrabla impreso de seninteresiĝo: laboro estas plej bona kuracilo kontraŭ enuo; kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon (Z).
  • enua
    1. Rilata al enuo: mi iom amas en enua tempo tralegi ion amuzan (Z).
    1. Sentanta aŭ esprimanta enuon: enuaj okuloj (Z); enue estas tiel vivi (Z).
    1. Enuiga: enua laborado (Z); scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan (Z).
  • enuigi
    Kaŭzi enuon: la konstanta elokventeco enuigas; la komedio estis tiel sensprita, ke ĝi enuigis ĉiujn; tiu sencela vagado baldaŭ lacigas k enuigas ilin (Z).
    tedi.
  • enuiga
    Kaŭzanta enuon: enuiga romano, dramo; ŝi tute ne amis la enuigan talpon (Z); monotona, terure enuiga sono (Z); malfacila k enua laborado (Z).
  • enuiĝo
    Procezo, dum kiu oni iĝas enuanta: ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo (Z).
  • malenuigi
    Distri, amuzi.

    enui


    Iel rilatitaj:

    librx penx