redakti

redakt/i (tr) (1)

  1. Skribe esprimi en definitiva formo, prilabori laŭcele la esprimmanieron: redakti siajn pensojn (B); redakti oficialan akton (B); vi volu redakti ĉiun paragrafon tute klare kaj precize (Z); kiam mi siatempe redaktis la german-Esperantan vortaron (Z); pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize (Z); la unua eldono de la vortaroj estis redaktita de mi (Z).
    formuli, verki, vortigi.
  1. Labori por la publikigo de kolektiva verko, gazeto; revue ks, elektante por ĝi artikolojn, korektante kaj reviziante ilin: de Decembro Dro Z redaktis mem la gazeton; la 'Polo E-isto' ne estas nun plu redaktata de mia frato (Z); nia komuna tre bone redaktata centra organo (Z); (pro la Hachette-kontrakto) mi ne sole ne povas mem verki, sed mi ne povas eĉ redakti ian laboron (Z) (de alia aŭtoro). SIN. redaktori 2.
    editori.
  • redakt (ad)o
    Ago de tiu, kiu redaktas: verkoj, kiuj aperis sub mia redaktado kaj portis la surskribon 'Kolekto Aprobita de L.L.Z.' (Z); komisii al iu la redaktadon de memuaro.
  • redaktejo
    Ejo, en kiu laboras redaktistoj.
  • redaktilo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo por redakti dosieron, ekz. fontprogramon, komandodosieron, retmesaĝon ks.
    tekstoprilaborilo.
  • redaktisto
    Tiu, kiu
    1. ) redaktas proprajn artikolojn;
    1. ) prespretigas aliulajn artikolojn en gazeto aŭ revuo (SIN. redaktoro).
  • redaktistaro
    La tuto de la redaktistoj de gazeto aŭ revuo.
    editoro, ĵurnalisto, raportisto.
  • ĉefredaktisto
    Tiu, sub kies respondeco estas redaktata gazeto aŭ revuo.

    redakti

    REVO: [redakti]
    Pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pliprecize.redakt'isto.redaktilo,redaktoro.
    gazeto. legi. libro. profesio. teksto.

    Iel rilatitaj:

    editorx esprimx gazetx legx librx materialx profesix tekstx verkx