romano

roman/o (1)

  1. Literatura eposa proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj: li ne estis amanto de la anglaj romanoj pri guvernantinoj (Z); biografia, aventura, detektiva, sciencfikcia romano; nigra romano (antaŭe kun fantomoj, rabistoj ks, nun kun gangsteraj perfortaĵoj); mantelponarda romano (kiel 'La Tri Musketeroj').
    fabelo, felietono, historio, novelo.
  1. [HISTORIO] Mezepoka rakonto, plejofte versa, pri la fabelaj aventuroj de kavalira heroo: la romanoj de la Tablo Ronda; la romano de Gralo; (ironie) la romano de Renardo.
  1. (f) Rakonto, plena de neatenditaj okazaĵoj; pli-malpli verŝajna rakonto: lia vivo estis vera romano; la plej rimarkinda el ĉiuj romanoj (Z).
  • romana
    Rilata al romano (j): la romana literaturo; nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon (Z) (kavalirecan); la romanaj fantazioj de la juna paro.
  • romaneco
    Tendenco al fantaziado, revemeco, ŝato de la neordinara surprizeco kaj malŝato de la ordinara realeco: tiel longe kiel amo ekzistos en la mondo, tiel longe ankaŭ la romaneco vivos; junaj animoj, ebriaj de romaneco.
  • romaneca
    Plena de eco: romaneca knabino.
  • romaneska
    Fantazia, simila al romano; romaneska historio, aventuro, sceno.
  • romanisto
    Verkisto de romanoj.

    romano


    Iel rilatitaj:

    Bizancx Celadonx centurix florx librx personx romanikx skribx