instrui

*instru/i (tr)

  1. Transdoni al iu metodajn sciojn pri iu fako de la scienco, literaturo k.a.: mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo (Z); la verko de C. kaj N., kiu instruas al multaj la misterojn de la subtila lingvo de la francoj (Z); instrui al iu la leĝojn (Z); mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino (Z); demandu la brutojn, kaj ili instruos vin! (X); gazeto multe nin instruas (Z); mi ne scias instrui (Z); pastroj instruas pro pago (X) (subaĉetite); scioj estis instruataj al li sub la konstantaj komandoj: Marŝ'! Halt'! Front'! (Z); li estis instruita en privata lernejo.
    eduki, klerigi, lernigi, kulturo, leciono, pedagogio.
  1. Lertigi iun pri arto, okupo, teniĝo ks: li instruis mian brakon streĉi pafarkon (X); oni instruis al mi danci, amuzi gastojn kaj min bele vesti (Z); ovo kokinon ne instruas (Z); al la fiŝo ne instruu naĝarton (Z); instrui iun per sia ekzemplo.
    dresi.
  1. Precize montri al iu, kiel li/ŝi devas agi: instruu al mi plenumi vian volon (X); mi instruos vin, kion vi devas paroli (X); instrui al iu, kiel sukcesi; unu sola el tiuj faroj povus instrui lin konfidi al la mondo (Z); klereco montras vojojn kaj instruas iri sur ili (Z); (ironie) mi vin instruos, kio estas moki min! (Z); mi bone instruus lin, fari tiajn parolojn! (Z).
    instrukcii.
  1. (pp okazaĵo) Spertigi, montrante la laŭcelan konduton: mizero instruas (Z); nin instruas eraro, kiun faras najbaro (Z); instruita de la malfeliĉo; tio lin instruos pri modesteco!
  • instrua
    1. Rilata al instruado: labirinto da instruaj montroj kaj faktoj (Z); instrua metodo, sperto.
    1. Entenanta instruon: instrua leciono, libro, rakonto; vi faris min instrua ekzemplo por la popolo (X).
  • instruo
    Tio, kion oni instruas: ricevi instruon pri io (Z); bonan instruon vi donis al mi (Z); ĉu vi volas preni instruon de viaj knabaj jaroj? (Z); legu al ili la leĝojn kaj instruojn (X); aŭskulti, malŝati ies instruojn; (f) kaj prenu tiun ĉi kiel instruon! (Z); aŭskulti la instruojn de la vivo (Z); kano kaj instruo donas saĝon (X).
  • instruado
    Agado, arto de tiu, kiu instruas: ministro de la publika instruado (Z); la instruado elementa (Z), duagrada, supera; nova metodo por instruado sen instruisto; la instruado estu fundamenta, larĝa, plena (Z); ĉu vi jam okupadis vin per instruado? (Z); tie, kie la instruado ricevas pli grandan amplekson (Z).
  • programita instruado
    Instrusistemo kun malgrandaj paŝoj kaj tuja kontrolo de la rezultoj.
  • instruanto
    Tiu, kiu instruas: la kompetenteco de la instruanto devas esti vasta (Z); la lasta instruantino de mia filino (Z).
  • instruato
    Tiu, kiu estas instruata.
    lernanto, disĉiplo.
  • instruejo
    Lernejo.
  • instruiĝi
    Iĝi instruita: per vortoj sklavo ne instruiĝas (Z); instruiĝu juĝistoj de la tero (X); oni instruiĝas per siaj propraj eraroj.
  • instruist (in)o
    Tiu, kiu profesie instruadas: doma instruisto (kontraste al publika), instruistino por komencantoj (Z); instruistoj de lingvo kaj de desegnado (Z); supera instruisto; akiri por si lokon de instruistino (Z); kariero en la profesio instruista (Z); dediĉi sin la instruisteco; la tuta instruistaro de la lando strikis.
    docento, lektoro, profesoro.
  • instruita
    Ricevinta plenan instruadon kaj asimilinta ĝin: vi, sinjoro, estas ja tiel instruita!; tre alte instruita (Z); la tuta instruita mondo (Z); la instruita societo (Z); (f) tiaj instruitaj paroloj tre imponas (Z).
    erudicia, scienca.
  • instruiteco
    Stato de instruita homo: la instruiteco, kiun mi havas en la pentrado (Z); ĉe mia instruiteco mi dezirus, ke vi diru al mi 'sinjoro'! (Z).
    klereco.
  • instruitulo (Z) (ark.) = sciencisto.
  • ĉefinstruisto
    Instruisto, kiu havas ian ordonpovon super siaj kolegoj.
    direktoro.
  • meminstruito
    Homo, kiu akiris sian instruitecon sen la helpo de instruisto.
    aŭtodidakto.
  • neinstruita
    Ne ricevinte instruadon.
    analfabeto, kruda, senkultura.
  • priinstrua
    Rilata al instruado.
  • pseŭdoinstruita (Z) = pseŭdoscienca.
  • moralinstruo
    Instruo pri la moralo: li faris al li solidan moralinstruon (Z); mi komencas morali, kiel ordinara patro parolas kun infano (Z).
    leciono.
  • rekrutinstruisto
    Suboficiro, kiu instruadas la rekrutojn.
  • skerminstruisto
    Vd skermi.

    instrui


    Al fiŝo ne instruu naĝarton.Atesto pri lernado, pri kapableco (de instruado).Aŭskulti ies instruon.Aŭskulti la instruojn de la vivo.Baldaŭ aperos la instrukcio pri aplikado de tiu nova leĝo.branĉ'instrukcio.Dediĉi sin al instruo.Doni al iu moralinstruori, morallecionon.Doni al iu moralinstruori.ekinstrui.En tempo pasinta ni ĉerpu instruon por tempo venonta.fakinstruisto.instru'isto.instrua.instruado.instrucele ripetadi.instruejo.Instrui ion al iu, instrui iun pri io.instruisto.instruita.instrukcio.laika instruado.mezgrada instruisto.Mizero instruas, hardigas la korojn.nesufiĉa instruiteco.Ovo kokinon ne instruas.publika instruado.religia instruado.supera instruisto.teniĝinstrui.Tio instruos al li pli da modesteco.Tre bone deklami kun estetika tono (instruisto pri deklamado).Uzindikoj = instrukcioj.uzindikoj, uzinstrukcioj.uzinstrukcioj.
    adepto.admoni.akademio.akcesora.aligi.anigi.aperigi.atesti.aŭskulti.beletra.bredi.cerbumigi.civilizi.dekrudigi.demando.didaktika.diskonigi.diskonigo.diskuti.disvastigi.disvastigo.dogmo.doktrino.dresi.edukado.eduki.ekaŭdi.ekspili.ekzamenanto.ekzamenisto.ekzameno.ekzotera.elementa.elkatedre.encerbigi.enmemorigi.ensemi.enstampi.esotera.fivarbi.formi.gurdi.guverni.heligi.indiki.informi.inicado.inici.iniciato.internigi.katekizi.kaŭzo.kialo.klarigi.klasĉambro.klaso.konferenco.kontrolekzameno.kvereli.kvizo.lacige ripeti.lecioni.leciono.lekcianto.lekciaro.lekcio.lernado.lerni.lerniga.literatura.lumigi.malkaŝi.meditigi.monytri.motivo.nekomprenebla.parkerigi.pedagogio.pedagogo.perpleksiga demando.pravigo.prediki.preleganto.prelego.prezenti.prilumi.privata leciono.profesia.provekzameno.provludi.prozelito.puna postrestado.puna reteno.rediri.refari.remaĉi.ripeti.riprĉi.riveli.scienca.scienco.scio.sekundara.senĉese ripeti.senvualigi.studado.studi.sukcesi ekzamenon.supera.supra.teknika.trapasi ekzamenon.trejni.universitato.unuagrada.varbi.vidigi.vulgarigi.
    admoni. diskuti. kompreni. koni. lerni. libro. memori. pedagogio. scii. vero.

    Iel rilatitaj:

    -ebl Bagavadgitx abocx admonx agregacix akademix alfabetx apostolx avertx aŭtodidaktx deontologx dirx diskutx edifx edukx ekzamenx fakx informx kapablx kaŭzx kial kompetentx komprenx konstrux kontrolx konx lecionx lernx librx literaturx ludx memorx moralx pedagogix prelegx prezentx profesix profesorx prozx ripetx sciencx scix seĝx studx sufiĉx universitatx verx Ĉex ĉex