mendi
*mend/i (tr)
Postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon: mendi veston al tajloro; mendi karbon, meblojn; mendi ĉambron en hotelo: mendi kotleton en restoracio (B); vi jam de longe kurus mendi por li uniformeton (Z); mendi sidlokojn en aviadilo, en teatro; mendu atendu (Z) (senfine atendu); la 4 mendintoj pagis (Z); grandan dankon pro la menditaj 50 ekzempleroj (Z). mendo
Ago de tiu, kiu mendas: ĉu venis nenia mendo?, la mendojn mi plenumis (Z); la mendoj ne kovras eĉ la koston de la anoncoj (Z); fari mendon de unu loĝio. [VIDU] mendolibro. mendadi
Regule, laŭbezone mendi, precipe pp homgrupo, societo, publiko. mendado
[FINANCO] Tuto de la mendoj pri varoj aŭ servoj, kiujn la konsumantoj kapablas akiri en difinita tempo kaj je difinita prezo.
postulado, ofertado. mendilo
Surskribota folio por mendi. antaŭmendi
Mendi (libron, albumon ks) antaŭ la eldono: la antaŭmendantoj ĝuos rabaton de unu triono. malmendi
Nuligi mendon.
Fari mendon de unu loĝio ĉe la unua balkono. Leĝo pri ofertado kaj mendado.
liveri : havigi aĉetitan objekton al la aĉetinto; alporti menditaĵon, poŝtaĵon. postuli.
aĉeti. komerci. merkato.
Iel rilatitaj:
abonx
antaŭ
aĉetx
komercx
librx
merkatx
ofertx
pagx