ekzameni

*ekzamen/i (tr)

  1. Zorgeme rigardi, detale esplori: ekzameni demandon, problemon, aferon; ekzameni ne devigas preni (Z); ne ĉion oni devas severe ekzameni (Z) ( [VIDU] okulo); ekzameni per la rigardo (Z); mi ĉiun bonorde ekzamenatan k leĝe voĉdonitan decidon akceptos (Z).
    inspekti, kontroli, priserĉi.
  1. Provi per demandoj la sciojn de kandidato: la kandidato estis ekzamenita pri kemio; por pruvo, oni lin ekzamenu denove (Z); la ekzamenanto k la ekzamenatoj.
  1. Pridemandi (akuziton): sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano (Z).
    torturi.
  • ekzameno
    1. Detala esploro: sub la ekzameno de tiuj akraj okuloj, ŝi ruĝiĝis; biokemia, radioskopia, ginekologia ekzameno.
    1. Kontrolo de la scioj de kandidato: starigi al la ekzameno (Z); sukcesi, malsukcesi en la ekzameno (Z); trapasi ekzamenon (Z); submeti iun al ekzameno (Z); objekto de la ekzameno; enira, elira ekzameno.
  • ekzameniĝi
    Trapasi ekzamenon: li ekzameniĝis k ne sukcesis (Z); iri ekzameniĝi (Z).
  • ekzameniĝo
    Stato de tiu, kiu estas ekzamenata: fari sian ekzameniĝon (Z); la nova atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado (Z).
  • memekzameno
    Intima ekzameno de sia propra konscienco.
  • rekrutekzameno
    [ARMEOJ] Medicina k sociala ekzameno de la rekrutoj, por elimini tiujn, kiuj ne kapablas fari militservon.

    ekzameni

    REVO: [ekzameni]
    Altigi la nivelon de la ekzamenoj.Atendi kun streĉita atendo la rezulton de la ekzameno.ekzamen'iĝi.Elimina ekzameno.Fari publikan sinakuzon, memkritikon, memekzamenon.Li ricevis du nulojn ĉe la ekzameno.Li sukcesis ĉe la ekzameno, sukcese trapasis la ekzamenon.Prezentiĝi antau ekzamenonto.Rekrut-ekzameno.Trapasi ekzamenon.zorge ekzameni.
    abituriento.atesto.diplomo.doktoro.kandidato.konkurso.licence.licencio.magistro.premio.programo.sukcesi.trapasi.
    armeo. atenta. instrui. lerni. pedagogio. pensi.

    Iel rilatitaj:

    abiturientx armex atentx aŭdx instrux konkursx lernx pedagogix pensx programx sukcesx zorgx