kaŝi

*kaŝ/i (tr)

  1. Forigi de ies okuloj aferon aŭ estaĵon, kiun oni metis en sekretan lokon aŭ kovris per io: en polvo mi kaŝis mian kornon (X); la virino rapide kaŝis la manĝaĵon en sian bakfornon (Z); mi vidis senharaĵon, kiun li ĉiam tiel zorge kaŝis (Z); oni kaŝis lin for de Atalja (X); li kaŝos antaŭ ili sian vizaĝon (X); mia ringo ne estus tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi (Z); la lumo estas kaŝata al mi per la kurtenoj (Z); kaŝi al si la vizaĝon post la manoj; la bela ŝelo kaŝis en si maldolĉan kernon (Z); la ĝermo ne scias, ke ĝi kaŝas en si kreskaĵon kaj floron (Z); (f) fremdan vundon kaŝas vesto (Z) (ni ne scias pri la suferoj de proksimulo); neĝo kaŝas nur ĝis printempo (Z) (nenio restas longe sekreta).
    kovri, maski, ŝlosi, vuali.
  1. [ASTRONOMIO] (pp astro) Dumtempe malaperigi, je la vido de observanto, alian astron pro paso antaŭ tiu ĉi.
  1. Forigi ion for de ies scio, ne dirante aŭ ne esprimante ion: kaŝi scion (X), pekon (X), sian malamon (X); saĝulo kaŝas sian ofendon (X); kial do mia patro kaŝus antaŭ mi tiun aferon? (X); mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon (Z); ni ne kaŝos antaŭ nia sinjoro, ke monon ni ne havas (X); ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion mi faras? (X); se tio estos kaŝita antaŭ ŝia edzo [...] (X); mi kantos pri la bono kaj malbono, kiu estas kaŝata antaŭ vi (Z) (la imperiestro).
    hipokriti, ignori, mensogi, sekreti, sufoki, forsilenti.
  • sin kaŝi, kaŝiĝi
    Kaŝi sian korpon: ĝi forkuris kaj kaŝis sin en la arbaro (Z); David kaŝis sin sur la kampo (X); mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino (Z); mi devas min kaŝi de antaŭ via vizaĝo (X); tiu malvirto kaŝu sin antaŭ la okuloj de la mondo (Z); se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel [...] , se ili kaŝiĝus for de miaj okuloj sur la fundo de la maro [...] (X); Adam kaŝiĝis de Dio inter la arboj (X); (f) la suno baldaŭ sin kaŝos (Z).
  • kaŝa
    Tia, kian ne povas trafi ies okuloj aŭ scio: kaŝa rideto; kaŝe mortigi (Z).
  • kaŝo
    Ago kaŝi: vi scios la tutan veron, sen pluaj kaŝoj (Z).
  • kaŝado
    Agado de tiu, kiu kaŝas: kaŝado de la vero estas mensogo.
  • kaŝaĵo
    Io, kion oni kaŝas.
  • kaŝebla
    Tia, kian oni povas kaŝi: tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj (Z).
  • kaŝeco
    Eco de iu aŭ io kaŝita: agiti en kaŝeco.
  • kaŝejo
    Loko, kie oni kaŝas aŭ kaŝiĝas: eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas (X); ŝi eĉ ne scietis, al kia persono ŝi donis kaŝejon (Z).
  • kaŝema
    Havanta inklinon kaŝi siajn pensojn.
    hipokrita, sekreta.
  • kaŝiĝo
    Ago de tiu, kiu sin kaŝas: ludi 'kaŝiĝo' (Z); la birdo serĉis por si kaŝiĝejon (kaŝejon) en malluma truo (Z).
  • kaŝilo
    Objekto, malantaŭ kiu oni kaŝas sin aŭ ion.
    ekrano, kamuflaĵo, kovrilo, preteksto.
  • kaŝinda
    Meritanta kaŝon.
  • kaŝisto
    Ricelisto: ne ŝtelus ŝelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj (Z).
  • kaŝita
    Tia, ke oni ĝin kaŝis: nur la Kreinto scias, kio kuŝas kaŝita sub la eksteraĵo (Z); ili ĵetadis kaŝitajn rigardojn en sian libron (Z), sur la aliajn (Z); neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita (Z); akcepti kaŝitajn donacojn (X); pli bona estas riproĉo nekaŝita, ol amo kaŝita (X).
    latenta, sekreta.
  • kaŝite
    Rezulte de kaŝo aŭ sinkaŝo: kaŝite subĵetante kadavron de infano en la domon de Hebreo (Z); tio, kio estas tenata kaŝite malantaŭ seruro (Z); kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite (Z) ( [VIDU] nigra merkato).
  • kaŝitaĵo
    Io, kion oni kaŝis: malfermiĝis vido en la kaŝitaĵon (Z); vi metis nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de via vizaĝo (X); li malkaŝas la profundaĵon kaj kaŝitaĵon (X).
  • kaŝiteco
    Eco de tio, kion oni kaŝis.
  • malkaŝi
    Diskonigi, klare sciigi kaŝitaĵon aŭ kaŝindaĵon: la tempo ĉiam malkaŝas la veron (Z); ŝian intencon Dio malkaŝas al la piuloj (X); kiu malkaŝas sekreton estas kiel kalumnianto (X); la malvirto malkaŝas sin per la mortpala vizaĝo (Z); tiam estas malkaŝite al si, kiamaniere oni povas akiri la vivon (Z); la Malkaŝanto de kaŝitaĵoj (X).
    konfesi, manifesti, montri, revelacii, aperigi, malkovri, rekoni, publikigi, senmaskigi, senvualigi.
  • malkaŝo
    1. Ago de tiu, kiu malkaŝas.
    1. Revelacio.
  • malkaŝa
    1. Diskonigita: lia honto fariĝis tro malkaŝa por ke mi povu akcepti lin hejme (Z).
      fama.
    1. Ne sin kaŝanta, sincera, lojala: malkaŝa konduto; malkaŝe paroli.
  • malkaŝeco (Z)
    Eco de io, iu malkaŝa.
  • malkaŝema
    Tia, kia sekretojn ne havas, kia parolas malkaŝe.
  • malkaŝiĝi
    Iĝi malkaŝita: la kaŝitaĵo malkaŝiĝis al Daniel en vizio (X).
  • nekaŝebla
    Tia, kian oni ne povas kaŝi.
  • rekaŝi
    Denove kaŝi: ne prenis pastro la donon-rekaŝu sako la monon (Z).
  • ŝtelaĵokaŝisto
    Ricelisto: ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto (Z).
  • RIM. 'kaŝ' estas uzata pref-e por esprimi la ideon de kaŝeco: kaŝkomerco, kaŝnomo, kaŝpasaĝero ktp.


    Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. En mia kampo kaŝas sin trezoro. forigi. forsilenti. Havi ion kaŝindan. hipokriti. ignori. kaŝ'ludo. kaŝkomerco. kaŝlingvo. kaŝnompo. kaŝpasagero. kaŝslipeto. kovri. La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senhavecon de la verko. La tempo malkaŝas la veron. La veron serĉi, kaŝi, maski, fortordi, diri, elŝeligi. Ludi "kaŝiĝo" (kukui). malaperi. malkaŝi. malkaŝo. mensogi. observi. sekreti. Sekreton de aliulo ne malkaŝu. Sin kaŝi sub anonimeco. sufoki.
    forgesi. ludi. sekreto. serĉi. trovi. vero.

    Iel rilatitaj:

    alegorix anonimx apertx dirx forgesx konfidencx kovrx lingvx ludx nomx pensx sekretx serĉx trovx verx ŝlosx