droni

*dron/i (ntr)

  1. Perei pro sufokiĝo en akvo: la kuraĝa maristo dronis en la maro (Z); kiu akvon evitas, droni ne timas (Z); dronanto eĉ herbeton kaptas avide (Z).
  1. (pp ŝipo) Perei alfundiĝante: la juna piloto skribis sur folieto: ni dronas! (Z); la ŝipo dronis kun homoj k varoj; (f) tiele dronos Babel (X).
    sinki.
  1. (f) Malaperi, kvazaŭ perdiĝi en tute aŭ parte kovranta medio: meze iris knabino, k dronis ĝis genuoj en maja verdaĵo (G); droni en amaso da kusenoj; droni en krepusko, nebulo; ŝia voĉo dronis en la bruo (Z); domo dronanta en silento k duonlumo (B); tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj (Z); en azia lukso dronis la energio de l' faraonoj (B).
  1. (f) Embarasiĝi k implikiĝi, esti superŝutata k embarasata de io: droni en ŝuldoj (Z); droni en detaloj (Z); droni en laboroj ĝis super la oreloj (Z).
  1. (f) Enprofundiĝi k esti ekskluzive okupita per: droni en medito (B), en revoj, en siaj pensoj, en malespero (B), en larmoj, en enuo, en admiro (B).
  • dronado
    Stato de iu aŭ io dronanta: la morto per dronado pruviĝas per alesto de akvo en la pulmoj.
  • dronigi
    1. Fari, ke iu dronu: kiam vi transiros trans riverojn, ili vin ne dronigos (X); por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia (Z).
      mergi, subakvigi.
    1. Fari, ke io dronu: ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj (Z).
    1. (f) Enprofundigi: dronigi la manojn en la sangon de iu; la infano dronigis en la longaj haroj de l' hundo siajn malgrandajn manetojn (B); dronigi glavon en ies bruston (B); la brilo de la luno dronigis la montetojn kvazaŭ en vasta arĝenta bano.
    1. (f) Malaperigi, kvazaŭ pereigi: li komencis dronigadi siajn pensojn k sin mem en brando (Z); la tondra ruliĝado de aŭtomobiloj dronigas (superbruas, senaŭdigas) ĉiujn aliajn bruojn; la ribelo estis dronigita en sango.
  • sin dronigi
    Sin mem mortigi per subakviĝo.
    suicido.

    droni


    Iel rilatitaj:

    akvx atentx irx pensx ŝipx