eksperimento

eksperiment/o (1)

[FIZIKO] Metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno: la eksperimentoj de Pasteur pri la spontanea nasko; kun lingvo natura neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn (Z); per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn (Z).
  • eksperimenti (tr)
    Fari eksperimentojn: ni kune legas k eksperimentas (Z) (pri la dietoj); li estis lerta eksperimentanto.
  • eksperimenta
    Bazita sur eksperimentoj: fiziko estas eksperimenta science. [VIDU] laboratorio.
  • eksperimentado
    Ago fari eksperimentojn: la vera celo de la L.K. ne konsistas en ia facilanima eksperimentado (Z).
  • penseksperimento
    [FIZIKO] Principa eksperimento, kutime ne realigebla pro teĥnikaj malhelpoj, pripensita por klarigi komplikan teorian argumenton.

    eksperimento


    Iel rilatitaj:

    behaviorismx pensx scix ĝardenx