inteligenta

inteligent/a (1)

Facile komprenanta kaj vigle pensanta: inteligenta infano, lernanto, servisto, mastro; mi cirkuligis ĝin inter negranda nombro da inteligentaj hebreoj (Z); la plimulto de la inteligenta mondo (Z); la inteligentaj homoj estas ĉiam malfavore rigardataj de la registaroj; (f) inteligentaj rigardoj, respondoj.
prudenta, sagaca, saĝa, sprita.
  • inteligenteco
    Kapablo facile kompreni kaj vigle pensi: tiuj plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco (Z); konfeso de siaj eraroj atestas pri malofta inteligenteco; inteligenteca kvociento, testo.
  • malinteligenta, neinteligenta
    Ne havanta inteligentecon: la hebreo estis tre malinteligenta (Z); la bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon (Z); neinteligenta knabino.

    inteligenta

    REVO: [inteligenta]
    artefarita intelektoDrinkado bestigas la homon, bestigas la plej inteligentajn.freneza.Havi grandan, inteligentan frunton.inteligenta.kapabla.kompetenta.La frueco de lia inteligento estas mirinda.prava.sagaca.saĝa.sprita.stulta.
    atenta. frunto. kompreni lerni. pensi. scii.

    Iel rilatitaj:

    aglx animx atentx debilx fruntx genix hundx interpretx kapablx kompetentx komprenx lernx pensx pravx saĝx scix simplx stultx