kapo
*kap/o
- Parto de la korpo de la triblastaj animaloj, supra de la dupieduloj, antaŭa ĉe la aliaj, enhavanta la buŝon, cerbon kaj la organojn de pluraj sensoj: kapo de homo, de ĉevalo (Z), de drako (Z), (analoge) de pupo (Z); levi, mallevi, turni, balanci, skui, moveti, ŝanceli, klini la kapon (Z); dehaki la kapon al iu (Z); sin ĵeti en la akvon, la kapon antaŭen (Z); pendigi tiun kanajlon la kapon malsupren (Z); ni dormadis kapon ĉe kapo (Z); antaŭo, malantaŭo de la kapo; senti doloron en la kapo; kiu kapon posedas, kombilon jam trovos (Z) (se oni posedas la gravaĵon, oni trovas facile akcesoraĵon); kapo majesta, sed cerbo modesta (Z); la virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj (Z); li estis en armaĵo de l' kapo ĝis piedoj (Z); (f) krei la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj (Z).
facio, muzelo, vizaĝo.
- Tiu sama korpa parto, rigardata kiel sidejo de inteligento kaj saĝo: havi bonan (Z), klaran (Z) kapon; obstina kapo (Z); kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio (Z); kalkuli en la kapo (Z); streĉado de la kapo (Z); mi havas aliajn aferojn en la kapo (Z); saĝa kapo duonvorton komprenas (Z); pro kapo malsaĝa suferas la kruroj (Z) (se oni havas malbonan memoron, oni devas kuri pli ol unufoje); rompi al si la kapon (Z) (cerbumi); ne rompante al mi la kapon, pro kia kaŭzo la lingvoj ne havas [...] (Z); multo en kapo, sed nenio en poŝo (Z); al neniu venis en la kapon enmeti [...] Z (neniu ekpensis pri tio); enskribi, enmeti, bone noti, bone ŝlosi ion en la kapo (Z); frenezan ideon enpreni al si en la kapon (Z); enbati ion en sian kapon (Z) (zorgi por bone memori ion), en ies kapon (Z); ordigi al iu la kapon (Z) (malmilde riproĉegi. [VIDU] lavo, prediko, sapumi, tani); li ne havas kapon de ministro (Z) (li ne estas tre lerta. [VIDU] pulvo); perdi la kapon (B); havi iom da vaporo en la kapo (Z) (esti ebrieta); turni la kapon de la virinoj (B) (enamigi ilin al si); lia sango estos sur lia kapo (X) (li respondos pri lia morto); mi metos ilian konduton sur ilian kapon (Z) (mi respondigos ilin pri ilia konduto).
cerbo, konscio, penso, prudento, rezono.
- Tiu sama parto, rigardata kiel simbolo de la tuta homo: li estas instruita kapo (Z); diru al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo? (Z); la gloro de tiu ĉi universala kapo flugados (Z); amata objekto de studado de la flamaj kapoj (Z).
- Tiu parto, rigardata kiel signo de individuo; persono, unuo: kiom da kapoj, tiom da opinioj (Z); kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj (X); prenu po unu omero por ĉiu kapo (X); tagmanĝo po dek frankoj por kapo; prikalkulu la komunumon laŭkape (X).
- (f) Estro, ĉefo: la viroj estas kapoj de domoj (Z); ĉar la kapo de Sirio estas Damasko (X); edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio (N).
- Pli-malpli densa, globa aŭ preskaŭ globa parto de vegetaĵo, i.a. de ŝoso: kapo (dense volviĝintaj folioj) de brasiko, laktuko; kapo (floro) de papavo; artiŝokkapo.
- [BOTANIKO] Preskaŭ globa aŭ globa infloresko, kiu ne havas involukron kaj kies floroj estas aŭ senpedunklaj aŭ mallonge pedunklaj: kapo de trifolio.
kapitulo, glomerulo.
- Supra, plej alta parto de objekto: la metala kapo de la bastono (Z); kapo de pinglo (B), de najlo, de akso; kvadrata, sesflanka, mergita, martelita kapo de bolto, de ŝraŭbo; kapo de kolono (X) (kapitelo); kapo de martelo, de hakilo, de masto; kapo de kuplostango; serĉa kapo de raketo; freŝe kaj verde la arbo etendis sian potencan kapon (Z).
- Plej antaŭa parto de io: kapo de ŝipo (Z) (pruo); kapo de kometo; kapo de listo, de gazeta kolumno; kuŝi ĉe la kapo de la protokolo; li marŝis ĉe la kapo de la irantaro; kapstacio.
fronto, kabo, kapuso.
- [ELEKTRO] Parto de diskaparato aŭ magnetofono, kiu skribas aŭ legas informojn sur la disko aŭ bendo: magnetkapo, legokapo, skribokapo.
kapa
Rilata al kapo: kapa doloro, kalkulo; kapa parto de la lito (X). kapaĵo
[KUIRARTO] Manĝaĵo farita el la kapo de besto, ordinare de bovido aŭ de porko. kapeto - Malgranda kapo: kapeto de birdo (Z), de elfo (Z), de knabino (Z), de kandelabro (X).
butono.
- = kapo 10.
kapujo
Parto de skafandro, kiu kovras la kapon.
kasko. enkapigi
Meti en ies kapon: li ne povis enkapigi al si la deklinaciojn.
parkere. mult (a)kapa
Havanta multajn kapojn: multakapa drako; (f) neniaj komitatoj povas per multkapa kaj blinde palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de nia lingvo (Z). senkapa - Ne havanta kapon: senkapa molusko; senkapa statuo.
- Ne havanta saĝon, pripensemon: ho mi, senkapa malsaĝulo! (Z)
senkapigi
Senigi je la kapo: senkapigi mortkondamniton; senkapigi papavojn per bastono; senkapigi arbon,
ekzekuti. transkapiĝi
Kaprioli tiamaniere, ke oni metas la kapon sur la teron kaj ĵetas la piedojn supren, por rulfali sur la alia flanko: fari transkapiĝojn (Z); salti transkapiĝe (Z). kapantaŭe
Kun la kapo antaŭe de la piedoj: fali kapantaŭe en la foson (Z). kaploko
Loko de la kuŝejo, lito ks, kie normale troviĝas la kapo de la kuŝanto: lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko (X). brulkapulo (G)
Persono ekscitiĝema pro memfiereco. dikkapa
Havanta dikan kapon: dikkapaj rozoj (Z). ĝetkapo
Fino de ĝeto en la maro. kornkapuloj
Diabloj. kruckapo
[TEKNIKOJ] ĉarniro, kuniganta la piŝtostangon kaj la turnostangon de maŝino kaj glitanta en rekta kondukrelo. linikapo
Komenco aŭ fino de linio. malplenkapulo
Sencerba, frivola homo: pri tiuj ĉi homoj (pioniroj) ĉiu malplenkapulo povas spritadi en la gazetoj (Z). martelkapo
Vd martelo. nudkapa
Havanta nekovritan kapon. pafilkapo
Kolbo. pontkapo
[ARMEOJ] Provizora pozicio, okupita en malamika teritorio trans rivero aŭ maro, por ebligi postan surpontigon aŭ elŝipiĝon. ŝildokapo
[HERALDIKO] Figuro en formo de horizontala larĝa strio ĉe la supra rando de blazonŝildo, tuŝanta ĝian supran randon. terkapo
Kabo. ventkapulo
Ne serioza homo: kio en tiu ventkapulo estis simila al revizoro? (Z).
Esprimoj
Agi laŭ sia kapo.
Fali kap-al-sube.
Fali kapantaŭe en la foson.
Frapi per la kapo kontraŭ la muro.
Havi, ricevi, senti kapturnon.
Honesta de verto de kapo ĝis plandoj.
Jese balanci la kapon.
Kalkuli en la kapo.
Kapo de bastono, pinglo, balto, martelo.
Kapon ŝanceli, levi, mallevi, turni, balanci, skui, klini.
Kun la kapo klinita malantaŭen.
Leviĝi ĝis kapturna alto.
Manke de kapo oni devas havi krurojn.
Meti ion kaploken, frontloken.
Nee skui la kapon.
Perdi la kapon.
Reveme balanci la kapon.
Rigardi iun de la kapo ĝis la piedoj.
Sin ĵeti en la akvon, la kapon antaŭen.
Teni la kapon klinita.
Turni la kapon de bela virino.
Kelkaj kunmetaĵoj
artiŝokkapo, brulkapulo, dikkapa, enkapigi, kapa, kapantaŭe, kapaĵo, kapaŭskultiloj, kapcirklo, kapeto, kapflanko, kapharoj, kapjesi, kapkuseno, kaploko, kapmovo, kapnei, kapo, kapobrasiko, kapogardisto, kapopieduloj, kapornamo, kaprimenoj, kapsaluti, kapsigni, kapsigno, kapturna, kapturniĝo, kapturno, kapujo, kapvesto, kapvorto, kapvoĉo, kornkapuloj, kruckapo, linikapo, malplenkapulo, martelkapo, mult(a)kapa, nudkapa, pafilkapo, pontkapo, senkapa, senkapa brasiko, senkapigi, terkapo, transkapiĝi, ventkapulo, ĝetkapo, ŝildokapo
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
alta
bela
kalva
klara
klinita
leona
saĝa
sencerba
forgesi
imagi
kalkuli
rompi
saluti
sapumi
barbo
brovo
buŝo
cerbo
cerebro
facio
frunto
gorĝo
haro
kolo
korno
kranio
lipharoj
mentono
mieno
muzelo
nazo
nuko
okulharo
okulo
orelo
palpebro
rostro
tempio
vango
verto
vizaĝo
ambicio
animo
konscio
penso
prudento
rezono
anatomio
estro
glomerulo
grimaco
kabo
kapitulo
kapuso
korpo
organo
ĉefo
Iel rilatitaj:
-estr
akrocefalx
altx
ambicix
anatomix
animx
antaŭ
antenx
balancx
barbx
belx
brovx
bustx
butonx
buŝx
cefalex
cefalx
cerbx
cerebrx
ekzekutx
facix
forgesx
frontx
fruntx
glomerulx
gorĝx
grimacx
harx
imagx
jes
kabx
kalkulx
kalvx
kapitulx
kapriolx
kaptx
kapusx
kaskx
klarx
klinx
kolbx
kolx
konscix
kornx
korpx
kranix
leonx
levx
lipx
litx
lokx
martelx
mentonx
mienx
muzelx
nazx
nukx
okulx
orelx
organx
palpebrx
partx
pensx
plenx
prudentx
rezonx
rompx
rostrx
salutx
sapx
saĝx
skux
tempix
turnx
uzx
vangx
vertx
vestx
vizaĝx
ĉakx
ĉapelx
ĉapx
ĉefx
ŝancelx