mediti

*medit/i (ntr)

Longe fiksi kaj koncentri sian penson sur io; enprofundiĝi en pensado: vi meditis sur via lito pri tio, kio estos poste (X); stomako malsata nur pri pano meditas (Z); atendis, meditis, ĝis en tombon englitis (Z); vero ne bezonas mediti nek spriti (Z); plue M. ne povis mediti pri tiu malgaja historio (Z); mia maniero de tradukado, kiu ofte devigas min longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo (Z).
pripensi.
  • medito
    Ago de iu, kiu meditas: li respondis post minuta medito (Z); medito de iu pri io; fremda medito estas kaŝita (Z); kontraŭ faro farita ne helpas medito (Z).
  • meditado
    Longa, daŭra medito: ŝi levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado (Z); Viaj leĝoj estas mia tuta meditado (X).
  • meditema
    Inklina al meditado: tiam ŝi fariĝis silenta kaj meditema (Z).
  • primediti (tr)
    mediti pri: mia kunulino primeditis kaj decidis jenon (Z); primediti la vantecon de ĉio.

    meditx


    Iel rilatitaj:

    atentx pensx templx