revi

*rev/i

  1. (tr) Imagi tion, kion oni forte deziras: revi pri bela edzo (B); mi ĉiam revis pri tio (Z); tiel revis la malriĉa virino (Z); kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas (Z); revantaj okuloj (B); li revis pli brilantan sorton por sia solinfano (Z).
  1. (+ infinitivo) Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras: bona kaporalo revas esti generalo (Z); mi revis iam fariĝi granda rusa poeto (Z).
  • revo
    Imagaĵo, psika bildo, kiun oni faras al si pri ia dezirataĵo: mia revo eble estas utopia (Z); konfidatino de viaj junecaj revoj (Z); kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj! (Z); agrabla, sed neplenumebla revo (Z); tio apartenas ankoraŭ al la regno de revoj (Z); li sidis dronanta en revoj (B); el ŝiaj revoj elŝiris ĝin granda bruo (Z).
  • reva
    Rilata al revo (j): reva riĉaĵo; reva rigardo (Z). [VIDU] aero, kastelo.
  • revado
    Daŭra absorbiĝo en revoj: revado pri lukso (Z); ŝi demandis sin mem, ĉu ŝi ne estas tro postulema en sia revado (Z).
  • revema
    Inklina al revado: revema juna poeto; li reveme balancis la kapon (Z).
  • reviga
    Instiganta al revo: verdaj revigaj valoj (Z).
  • revulo
    Homo, kiu amas revi, prefere ol agi.
  • *disreviĝo
    Amara sento, ke oni eraris, fidante plenumiĝon de revo: lia nesukceso ĉe la ekzameno estis kruela disreviĝo.
    seniluziiĝo.
  • elrevigi
    Fari, ke iu eliru el siaj revoj.
  • elreviĝi
    Eliri el siaj revoj.
  • elreviĝo
    Disreviĝo.
  • forrevi (tr)
    Pasigi en revado: la almozulo refreŝigas sin per akvomelono kaj forrevas sian vivon (Z).
  • senrevigi
    Depreni de iu ties iluziojn: tiu severa kritiko senrevigis la novicinon.

    revi




    atenta deziri dormi erari esperi idealo imagi malfeliĉa pensi scii trompi veki

    Iel rilatitaj:

    atentx dezirx dormx erarx esperx idealx imagx malfeliĉx pensx scix trompx vekx volx