absorbi


(tr)
  1. Ekskluzive okupi (la spiriton aŭ atenton): fabeloj, kies enhavo [...] tiel forte absorbas la menson k ravas la imagon de infanoj (Z); li k la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna okupo (Z); la esprimo de lia vizaĝo estis absorbita (B).
    obsedi.
  1. (evi) = sorbi: tiuj libroj estis tiel grasmakulaj, ili certe absorbis en sin tutajn torentojn da larmoj (Z).

  • absorbiĝo, absorbiteco
    Stato de iu absorbita.
  • absorbiĝi
    Fariĝi absorbita: li tiel absorbiĝis en sia tasko, ke li ne aŭdis min.
    en profundigi.


  • Iel rilatitaj:

    agrablx atentx obsedx okupx pensx profundx sorbx vizaĝx ŝatx