racio

raci/o


Tiu parto de la mensa strukturo, kiu servas al la homo por malkovri kaj formuli la leĝojn de la universo, kaj laŭ ili fabriki ilojn kaj maŝinojn: la regado super la naturo okazis samtempe kaj paralele kun la kreskado de la racio en la homa menso; la SAT-anoj, skribis Lanti, devas celi enkonduki racion en sian mondkoncepton; el la racio ni ne faru dion.
afekcio, sento, volo.
  • ŝtata racio
    [POLITIKO] Senmorala konsidero de la ŝtata intereso, per kiu la regantoj pravigas siajn kontraŭleĝain aŭ maljustain agojn: la pastrojn ne haltigis tiaj bagateloj, kiam tion postulis la ŝtata racio (B); vi estas viro plena de prudento, kiu komprenas la ŝtatajn raciojn (B).
  • racia (1)
    Konforma al la racio: racia metodo de interpretado; sisteme venki ĉiujn barojn por la kreo de racia lingvo internacia (Z); racia vesto, nutrado, klasifiko.
    inteligenta, praktika, prudenta, saĝa.
  • racie
    Laŭ racia maniero: ni devas penadi ĉiam agi racie; ne estas racie uzi interpretistojn en konferencoj, kiam ekzistas ja E.
  • racieco
    Konformeco al la racio: kio karakterizas plej bone la evoluadon de la homaro laŭ Lanti, tio estas ĝia tendenco eliri el mistika stato kaj celadi al racieco; se estas racie iri senĉapele, certe la nudistoj posedas pli altan gradon de racieco.
  • raciigi
    Metode plibonigi per pli racia aranĝo: raciigi la produktadon, la interŝanĝon de varoj, la instruadon, la lingvan strukturon.
    normigi, tipigi.
  • raciig (ad)o
    Ag(ad)o raciigi: civilizo estas rezulto de raciigo; vera raciigado devas celi la bonstaton de la tuta homa specio.
  • raciismo
    Racionalismo.
  • malracia, neracia
    Kontraŭa al la racio: ne estas definitive pruvite, ke manĝado de viando estas malracia; agi tute neracie.
    absurda, rutina.

    racio


    Iel rilatitaj:

    absurdx pensx pravx