spirito
*spirit/o
- Memkonscia substanco, rigardata kiel la malo de la materio: spirito movas materion; Dio estas spirito (N); la originaleco de la hindaj religioj estas disigi la spiriton disde la personeco.
- Parto de tiu substanco, viviganta korpon kaj kontrastanta kun ĝi: tia spirito, kiu plenigis la belan estaĵon (Z); la sorto de homidoj kaj de bruto estas sorto egala, sama spirito estas en ĉiuj (X); eniris en ilin (mortintojn) spirito kaj ili reviviĝis (X); ha! se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! (Z); en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton (N) (vivon); ellasi sian spiriton (morti); ĝis la polvo (korpo) refariĝos tero kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis (X).
animo 1.
- La pensanta parto de la homo, kontraste kun ties animo aŭ koro: pli valoras kontenta spirito, ol granda profito (Z); ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja (Z); la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta (N); adori laŭ spirito kaj vero (N); feliĉaj estas la malriĉaj en spirito (N); kun kolerema spirito mi naskiĝis (Z); la herooj de la spirito (Z); la plej malfortaj koncerne la spiriton (Z) (idiotoj); (personige) unu el la plej brilaj spiritoj en nia jarcento; pretigi la spiritojn por io (Z).
menso, psiko.
- Kutima idearo; karakteriza tendencaro de persono societo ks: la spirito de nia armeo estas malfidinda, via moŝto; eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito; la nuna junularo havas tute alian spiriton; la spirito de la tempo asertas, ke ĉio nobela estas malbona (Z); tia uzado ne estas kontraŭ la komuna spirito de nia lingvo (Z); lerni la lingvon laŭ ĝia tuta vera spirito (Z); mallongeco estas la spirito de saĝo (Z).
- La ĉefa, profunda signifo de verko aŭ verkopeco: klarigi la spiriton de leĝo, de kontrakto; la spirito de viaj instrukcioj tion diktas al vi; la litero mortigas, sed la spirito vivigas (N); ekkapti la spiriton de sia rolo.
- Animo 3 (kun nuanco pli magia ol religia): la spirito de la patro de Hamleto (Z); montras sin spirito en armaĵo (Z); plorĝemante kiel armeo da senesperaj spiritoj (Z); elvoki spiritojn; la spirito parolis per la dancado de la tablo.
fantomo, ombro, reaperanto. [VIDU] nekromancio, okultismo.
- [RELIGIO] Superhoma senkorpa esto: la spirito de Dio svebis super la akvoj (X); la Sankta Spirito ( [KRISTANISMO] la Tria Persono de la Triunuo); la feliĉaj, ĉielaj spiritoj, la spiritoj de lumo (anĝeloj); la malbonaj, malpuraj, inferaj spiritoj, la spiritoj de mallumo (diabloj); forpeli la spiritojn (N) ( [VIDU] ekzorci); la protekta spirito de la domo (Z).
feo, diaĵo, koboldo, manesoj.
- [BIBLIO] Dia aŭ diabla inspiro aŭ forto: Vi blovis per Via spirito, kaj ilin (Egiptojn) kovris la maro (X); estis sur li, venis sur lin la spirito de la Eternulo (X); Mia spirito estas inter vi (X); (analoge) la spirito de malĉasteco erarigus ilin (X); Li verŝis sur vin spiriton de profunda dormo (X); spirito de amo kaj preĝoj (X); kaj Josuo estis plena de spirito de saĝeco (X); spirito de ribelo lin puŝas.
- [LINGVOSCIENCO] En la greka alfabeto, ĉiu el la du signoj, kiuj montras, ke la komenca vokalo de vorto estas aspiracia (kruda spirito) aŭ ne (milda spirito).
- [TEKNIKOJ] Popola nomo de solvaĵo de io volatila en likvo: sala spirito (acido klorida); spirito vina (Z) (alkoholo).
spirita - Rilata al la spirito, ne al la materio aŭ korpo: mondon regas ne nur fizikaj, sed ankaŭ spiritaj fortoj; ni scias, ke la leĝo estas spirita, sed mi estas karna (N).
- Rilata al la spirito, pli ol al la sentoj: spirita laboro; nobelara deveno, noma kaj spirita (Z); vesto eluzita, sed pureco spirita (Z); popolo, kies membroj havos diversajn patrujojn, sed unu komunan spiritan centron (Z); komunumo, kiu donos al li spiritan azilon (Z); ni celas krei unuigitan kaj spirite altigitan homaron (Z); ili estas spirite parencaj.
- Rilata al la spirito de religio: spiritaj koncertoj, kantoj; la spirita vivo; niaj spiritaj interesoj.
spiriteco
Eco de tio, kio estas spirito: la spiriteco de Dio, de la anĝeloj. spiritismo
[RELIGIO] Doktrino, asertanta la eblecon interrilati pere de mediumoj kun la spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. [VIDU] perispirito. spiritisto (1)
Adepto de la spiritismo. spiritĉeesto, spiritpreteco
Kapablo senprokraste diri aŭ fari tion, kio estas plej trafe ĝustatempa: la oficisto tamen ricevis sufiĉe da spiritĉeesto, por flustri al la servisto: 'Tio estas veto!' (Z). spiritforesto, spiritmanko = konscimanko, memormanko (Vd manko). liberspirita
Ne ligita de dogmoj, antaŭjuĝoj ks: liberspirita maniero de pensado (Z). unuspiriteco
Eco de io, kion regas nur unu maniero de pensado: unueco kaj unuspiriteco estas por ĉiu lingvo multe pli grava, ol la plej severa logikeco (Z). vastaspirita
Tia, ke ties spirito havas vastan perspektivon, tre diversajn sciojn.
animo.deliri : esti en stato de spirita malordo, interalie kun nekonsekvencaparolado.Dio.distri : deturni la spiriton, la atenton; amuzi; gajigi.Eduki siajn infanojn en pacema kaj tuthomara spirito.genio : eksterordinara kapablo krei, inventi.; bona aŭ malbona spirito(diaĵo).humoro, spiritostato, animstato, humoro.intelekto.karaktero.Klarigi la spiriton de la leĝo.Kredi eĉ la plej nekredeblajn aferojn : kredi je dancantaj tabloj(spiritismo), je sonĝoj, je la antaŭsignoj, je la fantomoj, je divenadoper la kristala globo, per la kafa rekremento, per la ludkartoj.kredi je dancantaj tabloj (spiritismo).Kritika spirito ne akceptas aserton sen informo pri ĝia origino kajvaloro.La spirito de nia armeo estas malfidinda.materio : ĉio, el kio konsistas konkretaj aferoj (ne la objektoj aŭvivaĵoj mem) (ne energio; ne spirito).menso : la pensanta parto de la spirito (ne la sentemo); intelekto.menso.moralo.Ne devas troviĝi inter vi aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto,nek elvokisto de spiritoj, nek sonĝklarigistoj, nek esploristo demortintoj.nemateria.nevidebla.psiko : tuto de la konsciaj kaj nekonsciaj spiritaj fenomenoj de homo.racio.Sankta Spirito.senmorta.spirito : la ne-materia, ne-fizika parto de homo; ĝenerala maniero derigardo al la mondo kaj traktado de homoj kaj okazaĵoj; ne-materiaestulo.spirito sprita : kun vigla spirito, povanta rapide trovi kaj originaleesprimi neatenditajn rilatojn inter objektoj aŭ vortoj.Triunuo.
ideo. imagi. konscii. pensi. religio.
Iel rilatitaj:
alkemix
animx
apatix
aperx
aŭrx
dajmonx
delirx
estx
idex
imagx
konscix
korpx
mankx
moralx
pensx
preĝx
religix
sonĝx
sorchx
ĉielx