falsi

*fals/i (tr)

Elfari ion malveran kaj doni ĝin kiel veran, por tiri el tio profiton, kaj speciale:
  1. Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo: falsi oron (B), bankbiletojn, monerojn; falsi vinon, lakton; (analoge) falsi ies subskribon; falsita fabrikmarko.
  1. En aŭtentikan tekston enmeti aŭ forigi pecojn, tiel ke la signifo aŭ valoro estas ŝanĝita: falsi testamenton, ĉekon (ŝanĝante nomojn aŭ ciferojn); falsi la daton de akto; falsita evangelio, epistolo; falsi la leĝon, la historion; oni poste falsis la sencon de miaj vortoj (Z).
    interpoli.
  1. Kaŝe aranĝi objektojn, por trompe gajni: falsi la pezilojn; ludi per falsitaj kartoj (sekrete markitaj), per falsitaj ĵetkuboj (ne ekvilibraj).
  • falso
    Ago de falsanto kaj ties rezulto: miaj paroloj ne enhavas falson (X).
  • falsa
    1. Prezentanta mensoge kaj perfide la eksteran aspekton de la vero: falsa atesto (Z); falsa atestanto ne restos sen puno (X); falsa amo, sekureco, juro; la falsaj profetoj (N); vi estas idolano, servanto de falsaj dioj (Z); falsa subskribo, pentraĵo; falsa monero; falsaj larmoj; ni trompos per falsa pesilo (X); (analoge) esti en falsa situacio (instiganta personon agi kontraŭ siaj principoj); la falsa ŝmiro kovros la makulon ekstere, sed interne [...] (Z).
      apokrifa, hipokrita, nefidinda. [VIDU] mis/.
    1. Prezentanta artefaritan imitaĵon, kiu iel donas la iluzion de la vero: falsaj dentoj (Z), haroj; falsa juvelo, diamanto; falsaj fenestroj (pro la simetrio).
  • false
    1. Laŭ falsa maniero: atesti false.
    1. (evi) = malĝuste: li ekkantetis false ian francan kanton (Z).
  • falsado
    Agado de falsanto: la falsado de la papermono estas tre severe punata.
  • falsaĵo
    Io falsita.
  • falsema
    Inklina al falsado: falsema lango (X), buŝo (X).
  • falsisto
    Persono, kies okupo estas falsado: falsisto de vinoj, de mono; ho vi, fariseoj, falsistoj de la vero! (Z).
  • falsofari (tr) (Z)
    [JURO] Elfari falsan dokumenton, subskribon, daton, ciferojn ks.
  • malfalsa
    Aŭtentika, vera.
  • nefalsebla
    Tia ke oni ne povas ĝin falsi.
  • monfalsisto
    Tiu, kiu faras malpli valoran aŭ senvaloran monon, trompe imitantan la ŝtatan.

    falsi


    Prezenti sin sub falsa nomo.
    absurda.adulteri.aera kastelo.afekti.afektmieno.aliigi.apokrifa.aranĝi.arbitra.artaĵa.artefarita.artifiko.aserti.aŭtentika.ĉarlatano.ĉarmi.dementi.eksterordinara.elpensi.embarasata.erareco.fabelo.fablo.falsa : malvera; kvazaŭ-vera.falsa juvelo.falsaj amikoj.falsaj ĵuroj.falsemo.falsi : fari ion tiel, ke homoj pensas, ke ĝi estas vera, dum ĝi neestas vera (ekzemple: falsi monon).fantamorgano.fantasmagorio.fantasta.fantazii.fantomo.Fari falsan paŝon.feinrakonto.fikcia.fiktiva.flati : troe aŭ false laŭdi por plaĉi al iu.glatigi.grimaco.ĝenata.ĝeneraligo.ĥimera.iluzio.imagi.imitaĵo.imiti.inkubsongo.interpoli, eksterpoli.jezuita.kalumnio.kaŝi.komedio.komplezi.kontesti.kopio.korupti : per mono, donacoj, promesoj, akiri ies favoron; subaĉeti;morale malbonigi, difekti; (morale) falsi.koŝmaro.kvazaŭa.legendo.malaŭtentika.malfidela.malĝusta.malkonfirmi.mallerta.mallojaleco.malracia.malsincera.malvera.marioneto.maski.maskovesti.miraĝo.mirfabelo.misforma.misinformo.mito.monfalsisto.monstra.neakceptebla.neaŭtentika.nedefendebla.neekzakta.neĝusta.neimagebla.nekredebla.nenatura.nepravigebla.netolerebla.ornami.pajlohomo.pastiĉi.plagiati.plibeligi.prepari.pseŭda.pseŭdonimo.pseŭdonomo.rafiniteco.revaĵo.ruzo.senbaza.senfonda.senmotiva.sensacia.sensenca.simuli.sofismo.spekuli.supoza.ŝajna.ŝanĝi.ŝminki.trompa.truki.utopio.vana.vera : tiel, kiel estas; tia, kia estas; malfalsa; ne mensogita.vuali.
    erari. ĝusta. hipokriti. justico. kvalito. malbona. mensogi. vero.

    Iel rilatitaj:

    aŭtentikx erarx fidelx hipokritx justicx justx kopix kvalitx malbonx mensogx monx moralx pensx sincerx verx vinx ĝustx