interna

*intern/a

  1. Enhavata aŭ okazanta en la limoj de objekto, de korpo aŭ de iu fermita spaco; malekstera: interna parto de urbo, domo, korpo, ventro, kesto, frukto; interna flanko de muro, pordo; [BOTANIKO] interna flanko de petalo, sepalo; interna malsano, doloro; internaj organoj de maŝino; interna korto (tute ĉirkaŭita de konstruaĵoj); interna maro (enfermita meze de granda terparto aŭ de kontinentoj, ekz. Mediteraneo, Kaspio); interna lernanto (loĝanta en la lernejo); interna haveno; interna angulo; interna ekzameno (per la instruistoj mem de la lernantoj); interna kuracisto (kiu praktikas nur en sia hospitalo). [VIDU] intera.
  1. [POLITIKO] Okazanta en la limoj de lando, kontraste al la eksterlando: interna milito (intercivitana); ministrejo pri internaj aferoj (enlandaj).
  1. (f) Koncernanta la psikajn ecojn, kontraste kun la korpaj, materiaj: la interna vivo (spirita); la interna kulto (kontraste kun la ekstera kaj videbla); la internaj sentoj, fortoj; la interna ideo de E.; ne juĝi la faktojn laŭ ilia ŝajno, sed esplori la faktojn internajn (Z);nun li ekkonis sian internan karakteron (Z).
  • interne
    En la interno:
    1. mi staras ekster la domo kaj li estas interne (Z); interne en la preĝejo staris la pastro (Z); la pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo (Z); la rulaĵo estis skribkovrita interne kaj ekstere (X); iri internen de Egiptujo (X); forkuru el interne de Babel (X);
    1. ia interne-afrika gento (Z);
    1. li kliniĝas antaŭ li, kaj lin mokas interne; fiereco kaj zorgo batalis interne de ŝi (Z); ekstere honoro, interne doloro (Z).
  • interno
    1. La interna parto aŭ spaco: li estis pakita en la interno de poŝta kaleŝo (Z); kiel malsatanto sonĝas, ke li manĝas, sed li vekiĝas kaj lia interno estas malplena (X); la interno de ŝipo, de templo, de botelo.
    1. La sidejo de la pensoj kaj sentoj: lia ekstero kaj lia interno estis en plena kontrasto kun lia profesio (Z); amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj (Z); ŝian internon trafluis amaso da pensoj (Z); interparolado kun sia propra interno (Z); Dio esploras la internon kaj la koron (X); mia interno kompatis lin (X).
      animo, koro, menso, psiko, spirito.
    1. [MATEMATIKO] (pp aro en spaco) La plej granda malfermita subaro de la aro. SIN. malfermaĵo.
  • internaĵo
    1. Tio, kio estas interne.
    1. ĉiuj organoj interne de la korpo de besto aŭ homo: li alportu la sebon, kiu kovras la internaĵojn [...] , por la Eternulo (X); miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo (X).
      intesto, remburaĵo, tripo, viscero.
    1. (f) La plej kaŝita parto de la homa koro, animo: vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio (X); mia internaĵo ĝojas (X).
  • internigi
    1. Enigi en ies internon, menson, memoron.
      gravuri.
    1. Meti en la internon de io: internigi fremdajn civitanojn en koncentrejon dum milito.
  • interniĝi
    Enprofundiĝi: kiu iom interniĝis en la lingvon, tiu povas facile vidi [...] (Z).
  • internulo
    1. Lernanto, loĝanta en la lernodomo.
    1. En Francio, medicinstudento, loĝanta kaj praktikanta en hospitalo.
  • internulejo
    Parto de instruejo, kie loĝas la internuloj.
  • landinterno
    Parto de lando, situanta pli malproksime de la marbordo; postregiono.

    interna


    Vibrigi la internajn kordojn de la koro..
    absceso : puso en kavaĵo en haŭto aŭ en interne kava ŝvelaĵo.ĉirkaŭaĵo.ekstera.en : ne ekster; tute ĉirkaŭita de; interne de [loko, tempo,cirkonstancoj].fermita.gorĝo : interna parto de la kolo.intefra.interna operacio, ena operacio.interna produto, rilato, rimo.internlando.interno.kaŝita.limoj.malfermaĵo. Orelo interna (labirinto, kokleo = heliko, semicirklajkanaloj).psika.randa.topologia spaco.vando : vertikala interna surfaco de ĉambro; interna surfaco de tubo,tunelo.
    dimensio. ekster. el. en. loko. mezo.

    Iel rilatitaj:

    aferx afiksx dimensix ekster el en interiorx korx lokx loĝx mezx pensx