vagi

*vag/i (ntr)

Iri de unu loko en alian sen difinita celo: vi tro multe vagas (Z); dum li dormis, mi forŝteliĝis de li, por iri vagi (Z); ili vagis en la dezerto laŭ vojo senviva (X); sovaĝa azeno solece vaganta (X); vaganta angilvendisto (Z); kelkaj nuboj vagis sur la ĉielo; ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas (Z); mi lasos (igos) fari mesojn, por venigi la vagantan spiriton en ĝian hejmon (Z); (f) lia terurita rigardo vagis sur la muro (B); ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj (Z); nur ĉe la buŝo vagis ia malĝojo (B).
migri.
  • vaga
    Tia, ke ĝi vagas: la granda celo de lia vaga vivo (B); lia irado, [...] indiferente vaga (Z); [VIDU] vaga reno; [ANATOMIO] vaga nervo (N. vagus; deka paro de la kraniaj nervoj, sensa kaj motora, ŝajne kun vagaj disbranĉaĵoj, kiu pasas tra la brusto kaj nervizas la plej multajn viscerojn torakajn kaj abdomenajn: la vaga nervo estas la esenca parto de la parasimpato; SIN. vago).
  • vago
    [ANATOMIO] Vaga nervo: vagotonia.
  • vag (ad)o
    Ag(ad)o de iu, kiu vagas: la homoj de l' sudo, kiuj amas la liberan vagadon (B); penu elpensi ian rimedon, por prezenti en bela lumo vian vagadon! (Z); tiu vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas (Z). [VIDU] vagomanio.
  • vagadi
    Daŭre vagi: kiam la antikvaj dioj ankoraŭ vagadis sur la tero en eterna juneco (Z); Dio ilin forpuŝos, kaj ili vagados inter la nacioj (X); vagadi dum la kursotempo (Z); malbonega vetero-k ŝi vagadas ekstere apud la gimnazio kaj atendas! (Z).
  • vaganto
    1. [BIBLIO] Nomado: loĝos apud vi la terkultivistoj (terkulturistoj) kaj la vagantoj kun paŝtataro (X).
    1. [HISTORIO] Migra studento en Mezepoko.
  • vagisto, vagulo
    Homo, kiu kutime vagadas pro senokupo aŭ senhejmeco: tiu ĉi senloka vagisto! (Z); ili bedaŭrinde akceptis en la familion kompletan vagiston (Z).
    vagabondo.
  • vagotomio
    [MEDICINO] Sekco de la vago.
  • ekvagi
    Komenci vagi: ŝi forlasis la palacon kaj ekvagis malĝoje laŭlonge de la landvojo (Z); (f) lia rigardo ekvagis malproksime (B).
  • elvagi
    Vagi el io: en la mondon nun ambaŭ elvagis (Z); Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj (X).
  • forvagi
    Foriri, vagante: ĉiu forvagis siaflanken (X); kial Vi permesis al mi forvagi de Viaj vojoj? (X); forvagas ĉiam liaj pensoj al la gepatra domo (Z).
  • travagi (tr)
    Trairi, vagante: li travagis Germanujon kun nekovrita kapo (Z).
  • erarvagi (ntr)
    Perdiĝi, vagante: mi erarvagis, kiel perdita ŝafo (X); vi mem, erarvaganta kaj sola, flugas tien kaj reen, nur legendo! (Z); li erarvagigas ilin en dezerto (X).
  • gapvagi (ntr)
    Vagi, gapante: la knabo gapvagis tra la interesplenaj stratoj.

    vagi


    Iel rilatitaj:

    hejmx irx pensx vojaĝx