konsili

konsil/i (tr)

Diri al iu, kion oni opinias, ke tiu devas fari: la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon (Z); pri tio mi jam konsilas al vi ne maltrankviliĝi (Z); la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni (Z); la Eternulo, kiu konsilas min (X); kiel vi konsilas respondi? (X); (abs) oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas (Z); konsilu, kiu povas! (Z).
admoni, averti, gvidi, instigi, rekomendi.
  • konsilo
    1. Indiko donita al iu pri tio, kion oni opinias, ke tiu devus fari: akcepti (X), aŭskulti (X), fidi (X) konsilon; ni blinde plenumos vian konsilon (Z); peti konsilon de iu; donadi konsilojn (Z); doni al iu la konsilon konsili (Z); lia konsilo, ke oni prokrastu la diskuton, estis nur lerta politikaĵo; montroj kaj konsiloj estas facilaj (Z); (f) post dorma trankvilo venas bona konsilo (Z).
    1. (evi) Proponita agmaniero: kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo (Z).
  • konsilano
    1. = konsilisto: sekreta konsilano (Z).
    1. = konsiliano: konsilaj konsilanoj (Z).
  • konsilant (in)o
    Tiu, kiu konsilas: multe da konsilantoj (X); ŝi estis lia konsilantino por malbonagi (X).
  • konsilantaro
    Konsilio.
  • konsilebla
    Tia, ke oni povas lin/ŝin konsili: la nekonsilebla fratino (Z); kie konsileble, tie helpeble (Z) (la konsileblajn oni ĉiam povas helpi).
  • konsiliĝi
    Interparoli kun iu (j), por peti konsilon: ĉiuj sciencistoj kolektiĝis, por konsiliĝi pri la stato de la malsanulo (Z); konsiliĝu neniam kun lingvistoj, konsiliĝu kun personoj, kiuj havas filologian senton kaj havis multe da praktiko en E. (Z); li konsiliĝis kun siaj servistoj (X); miaj malamikoj konsiliĝas inter si (X); (abs) nun ni devas rapide konsiliĝi kaj decidi (Z).
    konsulti.
  • konsiliĝo
    1. Interparolado de konsiliĝantoj: mi faros nenion sen antaŭa konsiliĝo kun vi (Z).
    1. Kunveno, ĉe kiu oni diskutas aferojn, por atingi saĝan komunan decidon: eklezia (Z), imperia (Z) konsiliĝo; popola konsiliĝo (Z); ni faris konsiliĝon de milito (Z); kuracista konsiliĝo (Z); mi intencas aranĝi konsiliĝon pri diversaj gravaj aferoj (Z).
  • konsililo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo, kiu aplikas regulojn al donitaj informoj por fari inteligentajn rekomendojn aŭ decidojn.
    artefarita intelekto.
  • konsilinda
    Tia, ke ĝi devas esti konsilata: estas konsilinde diri [...] (Z).
  • konsilisto
    Funkciulo, komisiita de la ŝtato aŭ de regnestro, por konsiladi pri difinitaj aferoj: la reĝo kunvokis siajn konsilistojn (Z); financa (Z), jura (Z), regna (Z) konsilisto; sanitara, uzina konsilistino.
    konsiliano.
  • interkonsiliĝi
    Konsiliĝi.
  • malkonsili
    Konsili iun, ke li ne faru ion: se la Akademio trovus ĝin necesa, mi tion ne malkonsilus (Z).
  • senkonsila
    Ne scianta helpi al si mem: la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝas senkonsilaj (X).
    perpleksa, sendecida.

    konsili


    aferkonsilisto.Amika konsilo, helpo, riproĉo, rilato(j).Dormo donas konsilojn.Ekumena konsilio.Forĵeti konsilojn. konsiliano.konsilio.Preskribo entenas konsilojn pri dieto kaj recepton por pocio.
    admoni. afero. amiko. atenta. decidi. diskuti. doni. dormi. kuraci. organizo. pardoni. pensi. politiko. riproĉi.

    Iel rilatitaj:

    admonx aferx amikx asemblex atentx avertx decemvirx decidx diskutx donx dormx influx komitatx konsilix kunsidx kuracx organizx pardonx pensx politikx regx rilatx riproĉx