turni

*turn/i (tr)

  1. Rotacie movi objekton ĉirkaŭ ĝia propra akso: turni la radon de puto; turni ŝlosilon en la seruro; turni la kapon dekstren; leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango (Z); la besto falis teren kun la nuko morte turnita (B); Oresto (turnita al la scenejo) (Z); (analoge) turni la paĝojn de libro (B); turni krankon; turni la teron (per ŝpato); li turnas la manon ĉirkaŭ la frunto (Z); [KEMIO] turni la polarizan ebenon (
    ĝiri 4); (f) turni al iu la kapon (doni impreson de vertiĝo); se nur ni ne turnos al ni la kapon (Z) (se ni restas serenaj, sobraj); li estis belulo kaj turnis la kapojn al la virinoj (B) (malsaĝigis ilin); ne turnu plu al mi la kapon! (Z).
  1. Fari, ke objekto aŭ estaĵo ŝanĝu sian direkton per ia rotacia movo: li turnis la portreton de la avo al la muro (Z); la vento turnis la ventoflagon suden; turni posten la ĉevalon (B); li turnas al li sian dorson (Z); ŝi turnis la okulojn al la fenestro; la kongreso, al kiu estas turnitaj la okuloj de la mondo (Z); (f) turni sian rigardon al io; turni la atenton sur tiun malfacilaĵon (Z); mi turnas vian atenton, ke [...] (Z); turni vian atenton, ke mi skribis (Z); turni kaj returni ideon en ĉiu direkto.
  1. (f) Meti en novan formon, kondiĉon, staton: la edziĝo de la princo devis alporti al ŝi la morton kaj turni ĝin en ŝaŭmon sur la maro (Z); ĉi tiu mizera karno, kiun la tempo turnos en polvon.
    transformi, metamorfozi.
  1. [TEKNIKOJ] Surfilmigi per kamerao: turni filmon, scenon de filmo, la eksteraĵojn.
  • sin turni
    1. Rotacie movi sian korpon: sin turni sur la kalkano (Z); ŝi turnis sin al Marta (Z); levinte la manon, li turnis sin al la kvar partoj de la mondo (B); adiaŭ! turnu vin al mi kaj donu elkoran vorton de disiĝo! (Z).
    1. Alpreni novan direkton: tie la karavano turnis sin al la sudo; mi rigardis, ĉu la ventoflago sin turnas (Z); turnu vin kontraŭ viaj veraj malamikoj!; (f) la fortuno povas forlasi nin, eĉ sin turni kontraŭ ni (B); kontraŭ mi mem sin turnis mia ruzo.
    1. Direkti al iu sian penson aŭ kredon: infano, kiu rapide turnas sin de la doninto al la dono (Z); mi turnas min al vi kun peto (Z); por ĉiuj informoj turnu vin al la delegito; kien ajn li sin turnos, li sukcesos (X); kien vi vin turnos, ĉie malbone (Z); ne turnu vin al idoloj! (X); (analoge) mia voĉo sin turnas al la homoj (X); lia atento baldaŭ sin turnis al ni.
  • turno
    Movo de iu, kiu turnas ion: fari turnon de la ŝlosilo; kiel per turno de la mano ĉio forpasis (Z) (kun magia subiteco).
  • turna
    Rilata al turno: turna povo de molekuloj; tio restos grava kaj turna momento en la historio de nia afero (Z).
  • turnado
    Serio da turnoj: la turnado de la rado de muelilo.
  • turnadi
    Daŭre aŭ ripete turni: nur ŝiajn okulojn ŝi povis turnadi ĉirkaŭen (Z); la reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ la spegulo (Z); li sin kuŝigis kaj turnadis sin en diversaj flankoj, por trovi la plej bonan kuŝmanieron (Z).
  • turnebla
    Tia, ke oni povas ĝin turni; turnebla ponto; facile turnebla boato.
  • turniĝi
    1. Moviĝi ĉirkaŭ sia propra akso: Tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ Suno; la radoj rapide turniĝis; pordo turniĝas sur sia hoko (Z); la turbo turniĝis (Z); la ŝipeto turniĝis ĉirkaŭ si mem (Z); (f) mia kapo turniĝas (Z).
    1. Transformiĝi: demono povas turniĝi en anĝelon (Z); li mortis kaj turniĝis en polvon (Z); lia amo tuj turniĝis en malamon.
  • turniĝo
    Movo de iu io turniĝanta: ili malfermiĝadis kaj fermiĝadis laŭ la turniĝoj de la edzo (Z); li povosciis fari ĉiaspecajn turniĝojn kaj moviĝojn en la akvo (Z); mi ne rimarkis la vaporturniĝojn (B). [VIDU] turnomalsano.
  • turniĝadi
    1. Multfoje turniĝi: la neĝo turniĝadis (Z); nia tero turniĝadis en la maldensa aero (Z); la sablo turniĝadis ĉirkaŭ li (Z); la ŝipo turniĝadis tri aŭ kvar fojojn kaj pleniĝis de akvo (Z); junaj fraŭlinoj turniĝadis en gaja danco (Z).
    1. Turnadi sian korpon en tordaj movoj: turniĝadi kiel serpento (Z); li febre turniĝadis sur sia lito.
  • turnilo
    [TEKNIKOJ] Ilo aŭ organo, servanta por turni ion: turnilo de fiŝkano.
    kranko.
  • turnita
    Havanta ian direkton: li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten (X); la randoj de la ĉinaj tegmentoj estas turnitaj supren (Z).
  • ĉirkaŭturni
    Aldoni maŝon en trikado, volvante la lanfadenon unu fojon ĉirkaŭ la trikilon.
  • deturni
    Turni al alia flanko, direkto: de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon (X); vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? (Z); mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon (Z); deturni la fluon de rivero; deturni iun de la ĝusta vojo.
  • deturni sin
    1. Turni sian korpon en alia direkto: vi tremas, vi vin deturnas? (Z).
    1. (f) Turni sian penson aŭ kredon al alia objekto: timu Dion kaj deturnu vin de malbono (X); mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj (X); ŝi deturnis ĝin de sia devo.
  • deturniĝi
    1. Iĝi deturnita: loĝu ĉe mi kelkan tempon, ĝis la kolero de via frato deturniĝos de vi (Z).
    1. Deturni ĝin: li simple faras al vi grimacon, kiam vi deturniĝas (Z).
  • elturni sin, elturniĝi
    Per lerta manovro eliri el (malfacilaĵo ks): neniom plu da mensogoj, ne elturniĝu!; mi ne konas situacion, el kiu li ne scius elturniĝi.
  • elturniĝo
    Ago aŭ parolo, per kiu oni elturniĝas: jen bela elturniĝo, sed rekta respondo estus pli utila.
  • elturniĝema
    Kapabla facile kaj rapide elturniĝi: elturniĝema ruzulo.
  • forturni
    Turni for de: ili forturnos viajn filojn de Mi (X).
  • forturniĝi
    Sin turni for de: mia amato forturniĝis kaj malaperis (X); teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj, ili forturniĝos (X).
  • returni
    Turni en la kontraŭa direkto: Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon (X); ŝi ĝin returnis por rigardi la lumon (Z).
  • returniĝi
    Turni ĝin en kontraŭa direkto: de la parol' de tiu viro mia koro subite returniĝis (Z).
  • returne
    1. En la kontraŭa direkto revenante al la deira punkto: Josuo iris returne hejmen (X); ili flugadis en la turon kaj returne (Z); li direktis la boaton returne (Z); nun ni devas iri returne (Z).
    1. (f) Revenante al la antaŭa stato, posedateco: se vi volas ricevi returne la projektojn [...] (Z); li prenis la galoŝojn returne (Z); ricevi returne la homan formon (Z); mi iros returne al mia mizero (Z).
  • returnebla
    Tia, ke oni povas ĝin returni, inversigi: returnebla derivaĵo; ne returnebla termodinamika procedo.
  • sendeturne
    Restante en la sama direkto: vin mi rigardados sendeturne (Z).
  • transturni
    Per turno fari, ke io prezentu sian transan flankon: transturni la paĝojn de libro.
  • akvoturniĝo
    Loko, kie akvo rapide turniĝas: la akvoturniĝo de Taĥo volis vin engluti (Z).
  • akvoturnuloj
    Turbelarioj.
  • boltoturnilo
    [TEKNIKOJ] Boltilo.
  • diskoturnilo
    Aparato por aŭdigi diskojn 2.
  • frontoturno
    [ARMEOJ] Manovro, per kiu trupo ŝanĝas la direkton de sia marŝo, progresado, atako aŭ pafado.
  • kapturno
    [MEDICINO] Malsaneca sento pri nefirmeco en la spaco, kaj pri manko de ekvilibro, pro kiu ŝajnas turniĝi la objektoj ĉirkaŭ la malsanulo: havi (Z), ricevi (Z), senti kapturnon (Z); sentigi kapturnon al iu (Z); mi ricevas kapturnon, kiam mi nur suprenrigardas al li (Z); (f) la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis simple kaŭzi kapturnon (Z); liberigu la frunton mian de l' kapturno, kiu sur glita vojeto min al la mortintoj tiras! (Z).
  • kapturna
    Kaŭzanta kapturnon: leviĝi ĝis kapturna alto; rigardi en kapturnan profundon (Z); flugadi en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj (Z); (f) ŝia mano leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ de ia kapturna penso (Z); ia febra kapturna penso (Z); kial meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma? (Z).
  • kapturniĝo
    Kapturno: li ricevis kapturniĝon, klam li pensis pri tio (Z); meti iun en kapturniĝon (Z).
  • parolturno
    Dirmaniero.
    idiotismo.
  • sencoturno
    Speco de vortludo, en kiu oni uzas unu saman vorton en du malsamaj signifoj.
  • sortoturno
    Subita ŝanĝiĝo de ies sorto.
  • ŝraŭbturnilo = ŝraŭbilo.
  • ventoturno
    Tia fenomeno, ke la vento rapide venas de alia direkto.
    ciklono.
  • vojturno
    Loko, kie vojo ŝanĝas sian direkton.

    turni


    Abrupte turni la dorson al iu.akso.Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.ciklono.Ĉu la ventoflago turnas sin ?.Deturni de iu la rigardon.Deturni iun de la ĝusta vojo.diskturnilo.elturniĝi.Estis tro multe da haringoj ; oni ĵetadis ilin returne en la maron.filmi.Havi kapturnon.Havi, ricevi, senti kapturnon.Kapon ŝanceli, levi, mallevi, turni, balanci, skui, klini.kapturniĝo.kapturno, kapturniĝo.kapturno, vertiĝo.Kiel per turno de mano, ĉio malaperis.kranko.La fortuno sin turnis kontraŭ li, lin forlasis, perfidis.Leviĝi ĝis kapturna alto.Li estis belulo kaj turnis la kapon al virinoj, malsaĝigis ilin.Malestime, abrupte, malfidele turni la dorson al iu.Mi turnas vian atenton sur tion, ke.movo.Redoni, returni la prunton.rekoturniĝo.Rigardi en kapturnan profundon (vertiĝo).rotacio.sin turni al iu.ŝraŭbo.ŝraŭbturnilo.transformiĝi.turn'iĝi.turneo.Turni kaj returni idean en ĉiu direkto.turni la kapon.turniĝi.turnofajraĵo.turnomalsano.Ventoturno.
    astronomio. astronomo. direkto. kosmo. muziko. planedo. suno. vento. vojo.

    Iel rilatitaj:

    Sunx adresx aferx agitx alidadx astronomix astronomx atentx biciklx bielx borx derviŝx direktx dorsx helpx kapx klinx kosmx movx muzikx pasx pensx planedx radx rektx rulx skux ventx venx vojx ŝlosx