nubo

*nub/o

  1. Amaso de densaj akvovaporoj, pendanta en la supra atmosfero kaj kaŝanta la ĉielon: la unua radio de la suno trarompis la nubon (Z); granda nubo, malgranda pluvo (Z) (pf); lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo (X); la akvo bruis en la profundo, la nuboj kuŝis sub li (Z); kiel nubo foriris mia feliĉo (X); ho senmortuloj, kiuj pasigas feliĉajn tagojn super puraj nuboj (Z); î eĉ se lia kapo tuŝus la nubon (X).
    ciruso, kumuluso, nimbuso, stratuso.
  1. (analoge) Densa amaso el pli-malpli etaj aĵoj, kiu malhelpas klaran vidon: tie iras fumo per densaj nuboj (Z) (pf: io tre suspektinda); nuboj el incenso; nubo da polvo; nubo da korvoj, da akridoj, da ŝipetoj (B).
    nebulo.
  1. (f) ĉio, kio malserenigas, maltrankviligas, malĝojigas aŭ malklarigas la psikon: tiu malkonsento metis nubon en ilian amikecon; nubo pasis sur lia vizaĝo (B), sur ilia feliĉo; nubo da ĉagreno kovris lian frunton; droni en nuboj kaj ĥimeroj.
    nebulo, ombro, vualo.
  • ardaj nuboj
    [GEOLOGIO] Gasa, varmega nubo, transportanta laferojn (de cindroj ĝis blokoj) kaj tre rapide defluanta de la kratero de vulkano dum iaj eruptoj. [VIDU] ignimbrito.
  • interstela nubo
    [ASTRONOMIO] Koncentriĝo de gaso en la interstela spaco, havanta denson ĝis milionoble pli granda ol la averaĝa denso de la interstela materio, kaj kie ofte naskiĝas steloj.
  • Magelanaj nuboj
    [ASTRONOMIO] Du galaksioj satelitaj de la nia, je distanco de 170 000 lumjaroj.
  • nuba
    1. Konsistanta el nubo (j); la Eternulo iradis antaŭ ili en nuba kolono (X); dikaj nubaj tavoloj sterniĝis sub la aviadilo; malalta nuba tegmento; (f) la nuba palaco de Fata-Morgano (Z).
    1. Kovrita per nuboj: nuba ĉielo, vetero.
    1. Rilata al nuboj: la nuba elektro; nubaj specoj; la nuba indekso de Boforto.
    1. (f) Malklara, vidkonfuza: malgaja kaj nuba rigardo (B); nuba estonteco.
  • nubego
    Dika, nigra nubo.
  • nubeto
    Blanka, malgranda nubo: nenia nubeto troviĝis sur la ĉielo (Z); anĝelo, sidanta sur sia nubeto, psalmis.
  • nubiĝi
    Iĝi kovrita de nuboj: nubiĝis la horizonto; lia frunto nubiĝis.
  • nubokovrita
    Prezentanta multe da nuboj: korto, kiu havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo (Z); nubokovrita monto.
  • plennuba
    Tute kovrita de nuboj.
  • sennuba
    Pura, ne prezentanta ian nubon: la Mediteranea sennuba lazuro; (f) la sennubaj idilioj de la unua juneco (Z).

    nubo


    Esprimoj

    La nuboj kunbuliĝis en unu solan grandan mason.
    La nuboj kuris, vagis sur la ĉielo.
    La vento balaas la nubojn.
    Lia frunto nubiĝas.
    Magelanaj nuboj.
    Perdiĝi en nuboj
    Plori al ŝi (estas) pli facile ol nubo pluvi.

    Kelkaj kunmetaĵoj


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akvo
    atmosfero
    blua ĉielo (sennuba)
    ignimbrito
    malklara
    mallumo
    malĝoji
    multego
    nebulo : densa akva vaporo (malalta nubo) malklariganta la vidon
    nuboj ombro
    pluvo : akvo falanta el nubo
    svarmo
    vaporo
    vetero
    vualo
    ĉielo

    Ankaŭ vidu:

    ĉielo, klara, meteorologio, pluvo, vento

    Iel rilatitaj:

    akvx atmosferx bofortx cirusx fulmx ignimbritx klarx loĝx lumx meteologix meteorologix multx nebulx nubx ombrx pensx plenx pluvx stelx svarmx vaporx ventx veterx vualx vulkanx ĉielx ĝojx