nebulo

*nebul/o

  1. Amaso de densa akva vaporo, formiĝanta en la malsupra atmosfero, kiun ĝi malklarigas, kun vidodistanco de malpli ol 1 km: aperis peza nebulo (Z); la malsekaj nebuloj kuŝis super la erikejo (Z); la fantomoj disiĝis en nebulon, kiun la vento forrulis (Z); tra la nebulo ŝi ekvidis ŝtuparon (Z); tavolo, benko da nebulo; (f) ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo (Z) (ankoraŭ ne tute certa).
    brumo.
  1. Io, kio, simile al nebulo, konfuzas la vidadon: polva nebulo; de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn (Z); okuloj vualataj de larma nebulo (B); (f) en la nebuloj de la antaŭhistorio.
    brumo, nubo. [VIDU] ĉambro, korno, nebulsupo.
  • nebula
    1. Entenanta nebulon, plena de nebulo: nebula ĉielo, valo; nebula tago (kun malklara aero kaj videbla ĝis 1 km).
    1. Malpreciza, konfuzkontura: la vizaĝo estas desegnita de vi kun sentemeco, kaj tamen ĝiaj trajtoj aperas nebulaj (Z); li rigardis la nebulajn figurojn, kiuj leviĝis de la herbejo (Z); (f) revadi pri ia tre malproksima nebula tempo (Z).
  • nebulas (ntr)
    ŝvebas nebulo: atentu, nebulas en la malaltaj lokoj de la vojo!
  • nebuli (tr)
    Kovri per nebulo: per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu (Z); nebulitaj okuloj (Z); sia ordinare serena frunto en tiu tago estis iom nebulita (Z); ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis ĉirkaŭen (Z).
  • nebulaĵo
    [KEMIO] Eta malklaraĵo en likvo.
  • nebuleco
    1. Pli-malpli granda diafaneco de la nebulo: indico de nebuleco.
    1. Malprecizeco: kiom multe, kaŭze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj! (Z); (f) la konfuzo kaj nebuleco de la unua tempo (de E.) pasis kaj nun ni povas per pli klaraj okuloj ĉirkaŭrigardi nian aferon kaj ĝian estontecon (Z).
  • nebulego
    Tre dika, por la okuloj nepenetrebla nebulo.
  • nebuleto
    Tre delikata nebulo.
  • nebuligi
    1. [FIZIKO] Blovi likvon fare de premaero, por estigi nebulon.
    1. Transformi en nebulon, igi nebula: larmoj nebuligis ŝiajn okulojn (Z); la fumo nebuligis la vidadon; (f) nebuligi la okulojn al iu (Z) (trompi per brila ŝajno. [VIDU] polvo); se li tie per terura nova vido subite nebuligos vian saĝon kaj pereigos vin? (Z); ilian intelekton nebuligas multaj supersticoj.
  • fumnebulo
    Miksaĵo de fumoj kaj nebulo kaj diversaspecaj poluaĵoj, formiĝanta dum iaj klimataj kondiĉoj en la atmosfero de grandaj, precipe industriaj urboj.
  • glacinebulo
    Nebulo kun ŝvebantaj eretoj el glacio.
  • pluvnebulo
    Falado de tre maldikaj pluvgutetoj.

    nebulo


    Esprimoj

    Nebulas en malaltaj lokoj de la vojoj.
    La vento rulas la nebulon (benko).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    fumnebulo,glacinebulo,nebula,nebulas,nebulaĵo,nebuleco,nebulego,nebuleto,nebuli,nebuligi,nebulkamero,nebulkorno,nebulo,nebulpluvo,nebulsupo,nebulĉambro,pluvnebulo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akvo
    atmosfero
    brumo
    delikata
    diafana
    gutetoj
    konfuza
    malklara
    malklariĝas
    malpreciza
    nebulo : densa akva vaporo (malalta nubo) malklariganta la vidon
    nebulozo
    nubo
    planeda nebulozo
    vaporo
    vetero
    vuali
    ŝvebas

    Ankaŭ vidu:

    atenta, densa, klara, kosmo, meteorologio, nubo, ombro, pluvo, preciza, trafiko, vaporo, vento, vetero

    Iel rilatitaj:

    abstraktx akvx astronomix atentx atmosferx brumx certx delikatx densx diafanx gutx klarx konfuzx kosmx meteologix meteorologix nebulozx nubx ombrx pensx pluvx precizx trafikx vaporx ventx veterx vizaĝx vualx ŝvebx