naturo

*natur/o

  1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo: la tri regnoj de la naturo (B); kio estas homo en la naturo?; la mirindaĵoj, la krudaj fortoj de la naturo (Z); la leĝoj, la ordo de la naturo; Lukrecio verkis admirindan poemon pri la Naturo.
    mondo, universo. [VIDU] naturesplori.
  1. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj (ofte personigita kaj iufoje maj. skribita): la naturo rekomencas ĉiam la samajn aferojn; la naturo ne faras saltojn; la naturo malavare favoris tiun regionon; la kuracistoj povas nur helpi la naturon; lasi la naturon agi mem (sen medikamentoj).
  1. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj: la virga, sovaĝa naturo; la kulturata naturo; ami la naturon; forkuri al la libera naturo; vivi en la naturo; ŝati la spektaklojn de la naturo; la tuta naturo vekiĝas (Z); la silenta arbara naturo fariĝis kvazaŭ sankta preĝejo (Z); tiuj ĉarmaj priskriboj de la naturo (Z).
    pejzaĝo, kamparo, montaro. [VIDU] turismo, migri, natursciencoj.
  1. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io: la unua, kiu rezultas el la naturo mem de la homo [...] (Z); la naturo de grundo, de klimato; tio nepre kuŝis en la naturo de la aferoj; ne estis en ŝia naturo kriadi kaj ĝemadi; la infano havis malbonan, sovaĝan naturon (Z); en la varmaj landoj ĉiuj havas tre flamiĝeman naturon (Z); ŝi, konforme al sia rana naturo, subakviĝadis (Z); [KRISTANISMO] du naturoj de Jesuo, dia kaj homa.
    humoro, temperamento.
  1. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo: kutimo estas dua naturo (Z); difekton de naturo ne kovros veluro (Z); la voĉo de la naturo (de la instinktoj); la homo de la naturo kaj la homo de la socio; vivi laŭ sia naturo; sekvi la naturon (ne la sociajn morojn); homo, besto, vegetaĵo en stato de naturo (sen interveno de la socio); [KRISTANISMO] la naturo kaj la graco.
  1. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj: pentri, desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio); figuroj pli grandaj ol laŭ la naturo; reveni al la pura naturo; [BELARTOJ] muta naturo (K) (fruktoj, mortintaj bestoj ks, kiel objekto de pentrado).
  • natura
    1. Apartenanta al la naturo, konforma al ĝiaj leĝoj: studi la naturajn fenomenojn; tiu altaĵo ne estas natura monto (Z); per neevitebla natura reago (Z); li mortis per natura morto (Z); natura mineralakvo; reciproka fremdeco dividas inter si la naturajn filojn de sama lando (Z); Volapük pereis ĉefe pro manko de natura evoluipovo (Z); [BIOLOGIO] sistematika grupo natura (konforma al la biologia evoluo;
      klado), nenatura.
    1. Konforma al denaska ecaro de estulo aŭ aĵo, kontraste kun artefariteco, kulturo, civilizo aŭ kun afekto aŭ komplikeco: sekvi siajn naturajn inklinojn; ni ne konas la naturan staton de la prahomo; natura (neakirita, seninstrua) elokventeco, sprito; natura saĝo (kapablo ĝuste juĝi, komuna al ĉiuj normalaj homoj;
      komuna); la naturaj kaj la artaj lingvoj; ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde (Z); natura (senafekta) stilo; konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, la lingvoj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon (Z).
      simpla, naiva.
    1. Memkomprenebla, memsekva: tia singardo estas tute natura ĉe maljunulo; la ideo de Kolumbo ŝajnas al ni nun tiel natura, tiel simpla (Z); kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado (Z).
      naiva.
    1. [MUZIKO] (pp noto) Ne modifita de dieso aŭ bemolo.
    1. [MATEMATIKO] (pp nombro) Estanta unu el la entjeroj 1, 2, 3, 4,... (kelkaj aŭtoroj inkludas la nulon).
  • nature
    En natura maniero: agi, konduti, respondi tute nature; la leporo estas nature timema.
  • naturaĵo
    Materia produkto de la naturo: pagi per naturaĵoj, ne per mono (Z); imposto per naturaĵoj.
  • natureco
    Eco de io natura: kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko estas perdata per la sennatureco de la vortaro (Z); juĝi pri la natureco de vino.
  • naturigi
    Fari iun, ion konforma al la naturo, simila al la naturo: [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] naturigi planton en nova regiono, beston en alia klimato; [MUZIKO] naturigi dieson aŭ bemolon. [VIDU] naturalizi, adventico.
  • naturigilo
    [MUZIKO] Signo (”), kiu forigas antaŭan efikon de dieso aŭ bemolo. SIN. bekvadrato.
  • naturismo
    1. Doktrino higiena kaj sporta, laŭ kiu homo devas sekvi la naturon.
    1. Nudismo.
  • naturisto
    Adepto de naturismo.
  • naturkolora
    Ne tinkturita: naturkolora lano.
  • denature
    Kaŭzata de la naturo 2: la en ĉiu homo denature koviĝanta deziro (Z).
    denaske.
  • denaturigi, sennaturigi
    1. [KEMIO] ŝanĝi la naturon aŭ la esencajn ecojn de produktaĵo (ekz. tritiko, teo aŭ alkoholo) por fari ĝin nekonsumebla, ĝenerale per aldono de naŭza substanco: oni sennaturigas alkoholon, por rezervi ĝian uzadon al nenutraj industrioj.
    1. [BIOLOGIO] [KEMIO] ŝanĝi la fizikajn aŭ fizikokemiajn ecojn de natura makromolekulo (ekz. proteino, nuklea acido) per varmigo aŭ alimaniere: sennaturigo de enzimo igas ĝin senefika.
  • denaturiganto, sennaturiganto
    Substanco uzata en denaturigado.
  • kontraŭnatura
    Kontraŭa al la naturo: kontraŭnaturaj malvirtoj; elĵeto de la artikolo estas tute kontraŭnatura (Z).
  • laŭnatura
    Konforma al la naturo: laŭnatura inklino al malpenado.
  • laŭnature
    1. Konforme al la naturo.
    1. [BELARTOJ] Helpe de reala modelo: Marta neniam pentris laŭnature (Z).
  • renaturigi
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Restarigi la naturajn fizikajn aŭ fizikokemiajn ecojn de sennaturigita molekulo: renaturigi la tridimensian strukturon de proteino.
  • supernatura
    Kaŭzata de, aŭ montranta efikon de io supera al la simplaj naturaj fortoj: supernatura aperaĵo, sanigado; supernaturaj estaĵoj (Z); kredi je supernatureco.
    mirakla, transmonda.

    naturo


    Esprimoj

    Kutimo estas dua naturo.
    La leporo estas nature timema.
    La naturo ne faras saltojn.
    Lukrecio verkis admirindan poemon pri la Naturo.
    Pagi per naturaĵoj.
    Tiun altaĵon ne estas natura monto.
    Ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    denature,denaturiganto,denaturigi,kontraŭnatura,laŭnatura,laŭnature,natura,natura frekvenco,natura logaritmo,natura satelito,natura selektado,naturaĵo,naturdisvolvo,naturdono,naturdotita,naturdoto,nature,natureco,naturesplori,naturhistorio,naturigi,naturigilo,naturismo,naturisto,naturkolora,naturo,naturparko,natursciencoj,renaturigi,sennaturiganto,sennaturigi,supernatura

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    denaska
    komprenebla
    komuna
    konvena por
    malafekta
    memkomprenebla
    mineralo
    mirakla (supernatura)
    mirinda
    muta
    naiva
    senafekta
    senlegoma
    sensaŭca
    senspica
    sensukera
    senĝena
    simpla
    taŭga por

    ensence
    laŭnature

    esplori
    krei

    adventico
    animalo
    arto
    besto
    biologio
    ekologio
    evoluo
    filogenezo
    kamparo
    karaktero
    klado
    mondo
    naturismo
    naturo
    naturspeco
    neleĝa infano
    nudismo (naturalismo)
    pejzaĝo
    scienco
    sezono
    universo

    Ankaŭ vidu:

    elemento

    Iel rilatitaj:

    Arkadix adventicx bekvadratx donx elementx estx jarx konvenx kutimx landx nudx pensx sciencx scix sezonx simplx specx vaporx