imagi

*imag/i (tr)

  1. Ree prezenti al si en la menso antaŭe viditajn bildojn, antaŭe perceptitajn sensaĵojn aŭ antaŭe spertitajn sentojn tiel intense, ke ni kredas ilin vidi, percepti aŭ senti: tio estis pli terura ol ĉio, kion oni povas imagi; pli ĉarman vizaĝon li ne povis imagi al si (Z); imagu mian ĝojon! (B); imagu do vin sur lia loko! (Z).
    koncepti, pentri.
  1. Krei bildojn aŭ scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante elementojn tiritajn el la memoro: oni ne scias kion imagi por lin distri; imagi alian finon por la komedio; ŝi donis al ili nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas imagi al si, ke tio io estas (Z); jam du fojojn ili eraris, vidante imagatan teron (Z).
    fantazii, elpensi, supozi.
  • imago
    1. Kapablo imagi: havi vivan imagon; fabeloj, kies enhavo ravas la imagon de infanoj (Z); lia ekscitita imago faris al li petolaĵojn (Z); konstruaĵo, kiu nun ricevis en sia imago la signifon de templo kun ia mistera altira forto (Z); transporti vin en via imago tien! (Z); kun fervoro de imago (Z); la realo superas ofte la imagon; la Malsanulo pro imago (komedio de Moliero); en mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter vi (Z). SIN. imagipovo.
      fantazio.
    1. Nereala bildo, kreita de la psiko: en ĉiu sonĝo li havis la timigan imagon, ke unu aŭ la alia perdiĝis (Z); tiuj fantomoj estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova (Z).
      bildo, iluzio, revo, utopio.
  • imaga
    1. Koncernanta la imagon: la imaga povo, forto.
    1. Ekzistanta nur en la imago, nereala, falsa: imaga malsano; imagaj sukcesoj; ni volas vivi en la penso de aliaj homoj per imaga vivo.
  • imagado
    Psika procezo, ebligata de imago 1: aktoro en sola imagado de suferoj paliĝis (Z).
  • imagaĵo
    Imago 2.
  • imagebla
    Tia, ke ĝi povas esti imagata: apenaŭ imagebla sufero; klarimageble rakonti (Z); li estis neimageble malgranda (Z).
  • RIM. 'imago' havas sencon pli ampleksan ol 'fantazio', kiu estas nur ia speco de imago. Krome 'fantazio' enhavas preskaŭ ĉiam la ideon de kaprico, amuzo, petolado, kiun ne havas imago: oni fantazias fabelon aŭ kabaretan parodion, sed oni imagas romanan aŭ draman intrigon. 'Imagi' diferencas de 'koncepti' per tio, ke 'imagi' supozas ĉiam konkretan prezenton, dum 'koncepti' koncernas abstraktan ideon: la senfinecon de la spaco aŭ la kvardimensiecon de la mondo oni povas koncepti, ne imagi.

    imagi


    absorbiĝi en siaj pensoj, abstrakta, adventiva ideo, antaŭjuĝo,artefarita intelekto, atentema, aŭtomate, bildigi al si, cerbo,cerbulo, cerbumi, cerebro, ĉefa ideo, denaska, desiri, droni en,ekzameni, elpensado, eltrovi, elvoki, ena, enabismiĝi, enprofundiĝi,erari, esperi, estimi, falsa, fantazii, fiksa, fiksa ideo,[[/uea/SUGfilosofio|filosofio]]., havi fendeton en la cerbo, hezitigi,ideo, ideoŝlosilo, imagi, imago, intelekto, inteligenteco, intenci,intenco, interna, intima, inventi, juĝkapablo, kalkuli, kapo, klara,klara kapo, kompreni, konceptado, koncepto, konfusa, konsiderado,konsideri, konsili, kunnaskitaj ideoj, laborigi la cerbon,liberpensulo, malplenkapulo, maŝine, mediti, memoirigilo,[[/uea/SUGmemori|memori]]., mensa, mense forvagi, mensmalsano, menso,misaj ideoj, misjuĝo, motivi, nebula, neimageble, neklara, nekredeble,nenatura, nenion plu kompreni, ni tion forgesu, nigraj ideoj, nuba,obskurasenca, opinii, opinikapablo, opinio, opinisprimo, parkere,pensema, pensi, pensoplena, perdi la kandelon el la kapo, perdi lakapon, perdiĝi, perdiĝi en nuboj, pesi, pezi, priatenti, prijuĝo,pripensiga, pripensita kaj pesita, pripensite, profunda, prudento,rememoriigi, revadi, revi, rompi al si la kapon, saĝo, sana juĝkapablo,sekreta, senlerne posedata, senpripensa ago, serioza, sinki, sonĝi,sopiri pri, spekulativi, spirita, subita malsaĝo, sugesti, sveni, tiondiras vi, trompi, turni la kapon, tute ne, vagrevadi, valori,ventkapulo, vero, vidpunkto, volo, zorgi pri, zorgoplena mieno.imaginara parto.imaginara unuo.imaginara.imaginaro.imago.La -rezulto estis tute alia, ol mi supozis, imagis.La rezulto estis tute alia, ol mi supozis, imagis.Malsano benigna, maligna, kontaĝa, imaga, hereda, kronika.neimageble.sufero apenaŭ imagebla.sufero : akra, obtuza, profunda, neelportebla, neeltenebla, lancina,apenaŭ imagebla.Ŝi estis tute alia, ol kiel li ŝin imagis al si.
    ebl. matematiko. pensi. scii. supozi.

    Iel rilatitaj:

    -ebl anticipx atentx bildx cerbumx cerbx forgesx idex intencx kapx konceptx matematikx pensx priskribx revx scix sonĝx spegulx spiritx supozx trompx